Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 27a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato: 2020-09-12


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Tim 5, 3-25


El la unua letero al Timoteo

Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj. Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio. Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj preĝoj nokte kaj tage. Sed la voluptamanta, ankoraŭ vivante, malvivas. Tion ankaŭ ordonu, por ke ili estu sen riproĉo. Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro, estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis ĉian bonfaradon. Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; ĉar post kiam ili ekfariĝos luksemaj kontraŭ Kristo, ili deziras edziniĝi, meritante kondamnon, ĉar ili vantigis sian unuan fidon. Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaŭ babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenaĵojn. Mi volas do, ke la pli junaj edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio; ĉar kelkaj jam turniĝis flanken post Satano.

Se iu kredantino havas vidvinojn, ŝi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu ŝarĝata; por ke ĝi helpu la efektivajn vidvinojn.

La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado. Ĉar la Skribo diras: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron. Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj. La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj ankaŭ timu. Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco. Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin ĉasta.

Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.

La pekoj de unuj estas evidentaj, antaŭirantaj al la juĝo; kaj aliajn homojn ili sekvas. Tiel same ankaŭ ekzistas bonaj faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kaŝitaj.

Unua Responsorio


Via vivmaniero estu inda je la evangelio de Kristo, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio. Ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Via vivmaniero estu inda je la evangelio de Kristo, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio. Ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo.

Ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Via vivmaniero estu inda je la evangelio de Kristo, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio. Ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj. – el Flp 1, 27; Flp 2, 4.5

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Filadelfianoj

Unu kun la episkopo kaj kun la presbiteroj sub li kaj la diakonoj

Ignacio, ankaŭ nomata Teoforo, al la eklezio de Dio la Patro kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, kiu estas en Filadelfio en Azio, al la eklezio, kiu ricevis la gracon kaj estis fondita en la harmonio de Dio kaj kiu senĉese ĝojas en la pasiono de nia Sinjoro, kaj kiu estas tute plenigita per dankemo je lia resurekto: tiun eklezion mi salutas en la sango de Jesuo Kristo, kiu estas nia eterna kaj daŭra ĝojo, precipe se ili estas unu kun la episkopo kaj kun la presbiteroj sub li kaj la diakonoj, kiuj estis ordinitaj laŭ la menso de Jesuo Kristo, kiujn li laŭ sia propra volo starigis por garantion, en sia sankta spirito.

Tiu episkopo, mi scias, ricevis tiun servon ne el si mem nek de homoj, por komuna bono de la eklezio, ne pro aroganteco, sed en amo de Dio la Patro kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo; mirfrapita mi estas pro lia sereneco, ĉar silentante li pli kapablas atingi ol tiuj, kiuj parolas vane. Ĉar li estas en harmonio kun la ordonoj de Dio, same kiel la kordoj al la citro. Tial mia animo laŭdas lian menson kiel direktitan al Dio, sciante ke ĝi estas virta kaj perfekta, kaj ke lia senperturbo kaj lia interna kvieteco estas laŭ la ekzemplo de l' senfina sereneco de la vivanta Dio.

Kiel infanoj de la lumo kaj de la vero, vi fuĝu skismojn kaj aĉajn doktrinojn; sed kie estas la paŝtisto, tie kiel ŝafoj vi sekvu.

Kiuj estas de Dio kaj de Jesuo Kristo, tiuj estas kun la episkopo kaj kiuj konvertiĝos kaj reiros en la unuecon de la eklezio, ankaŭ tiuj estos de Dio, por vivi laŭ Jesuo Kristo. Ne trompiĝu, miaj fratoj: se iu aliĝas al skismo, li ne heredos la regnon de Dio; ĉar ja, se iu promenas en aliula doktrino, tiu ne kun-konfesas la pasionon de Kristo.

Atentu do, ke vi havu unu eŭĥaristion; ĉar unu estis la karno de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj unu pokalo por unuiĝo en lia sango, kaj unu altaro, same kiel unu episkopo kune kun la presbiteraro kaj la diakonoj, miaj kunsklavoj; por ke, kion vi faras, vi faru laŭ Dio.

Miaj fratoj, mi elŝutas min mem en amo al vi; ekstreme ĝojante pri vi, mi sekurigas vin; sed nu – ne mi, sed Jesuo Kristo; kiel katenito pro li, mi timas pli, ĉar mi ankoraŭ ne estas perfekta; sed nia preĝo al Dio perfektigos min, por ke mi ekhavu la porcion, kiun per graco mi alvenis, dum mi fuĝas al la evangelio kiel al la karno de Jesuo, kaj al la apostoloj kiel al la presbiteraro de la eklezio.

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento), Epistola ad Philadelphenses, Inscriptio, nn. 1, 1 - 2, 1; 3, 2 - 5.1; en: Funk 1, 225-229 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Vi estas konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem; en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

Vi estas konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem; en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

En kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo;

en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estas konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem; en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito. – Efe 2, 20.22.21

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo