Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 28a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-12


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo,
kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo. – el Mat 22, 2-3

Ciklo B

¶ Unu mankon vi havas;
iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj,
kaj vi havos trezoron en la ĉielo;
kaj venu, sekvu min. – el Mar 10, 21

Ciklo C

¶ Dek lepruloj staris malproksime;
kaj ili levis sian voĉon, dirante:
Jesuo, estro, kompatu nin. – el Luk 17, 12-13

Preĝo


Via graco, ni petas, Sinjoro, antaŭiru kaj sekvu ĉiam nin,
por ke, helpe de Via patra asisto, ni neniam malzorgu bonajn farojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ĥag 1, 1 - 2, 9


Komenciĝas la libro Ĥagaj.

En la dua jaro de la reĝo Dario, en la sesa monato, en la unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante:

Tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiu popolo diras, ke ankoraŭ ne venis la tempo, por konstrui la domon de la Eternulo. Sed aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante: Ĉu por vi mem estas nun la ĝusta tempo, por sidi en viaj tabulitaj domoj, dum tiu domo estas ruinoj? Nun tiele diras la Eternulo Cebaot: Pripensu bone vian staton: vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo.

Tiele diras la Eternulo Cebaot: Pripensu bone vian staton. Iru sur la monton, prenu lignon, kaj konstruu la domon; Mi akceptos ĝin favore, kaj Mi montros Mian gloron, diras la Eternulo. Vi atendis multon, sed montriĝis, ke estas malmulte; kaj kion vi alportis hejmen, tion Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diris la Eternulo Cebaot; pro tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras ĉiu al sia domo. Pro tio la ĉielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn produktaĵojn. Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur ĉion, kion produktas la tero, ankaŭ sur la homon, sur la bruton, kaj sur ĉiun laboron de la manoj.

Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la tuta cetera popolo aŭskultis la voĉon de la Eternulo, ilia Dio, kaj la vortojn de la profeto Ĥagaj, kun kiuj lin sendis la Eternulo, ilia Dio; kaj la popolo ektimis la Eternulon. Kaj Ĥagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la popolo en la nomo de la Eternulo jene: Mi estas kun vi, diras la Eternulo. Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj la spiriton de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la spiriton de la tuta cetera popolo; kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la Eternulo Cebaot, ilia Dio, en la dudek-kvara tago de la sesa monato, en la dua jaro de la reĝo Dario.

En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante:

Diru al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene: Kiu restis inter vi, kiu vidis ĉi tiun domon en ĝia antaŭa belegeco? kaj kion vi vidas en ĝi nun? ĉu ĝi ne aperas antaŭ viaj okuloj kiel nenio? Sed estu kuraĝa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuraĝa, ho ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuraĝa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot. Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu.

Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Pasos malmulte da tempo, kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron; Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot. Al Mi apartenas la arĝento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot. La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

Unua Responsorio


Iru sur la monton kaj konstruu la domon; Mi akceptos ĝin favore, diras la Eternulo.

Iru sur la monton kaj konstruu la domon; Mi akceptos ĝin favore, diras la Eternulo.

Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.

Mi akceptos ĝin favore, diras la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Iru sur la monton kaj konstruu la domon; Mi akceptos ĝin favore, diras la Eternulo. – el Ĥag 1, 8; el Jes 56, 7

Dua Legaĵo – Cyrillus Alexandrinus


El komentario de la sankta episkopo Cirilo el Aleksandrio pri la libro Ĥagaj

Nomen meum glorificatum est in gentibus.

Tempore adventus Salvatoris nostri gloriosius absque ulla comparatione divinum templum apparuit tantoque illo vetere praeclarius et excellentius, quanto quis cultum religionis legalem a cultu in Christo et evangelico et veritatem ab umbris differre iudicaverit.

Ad haec illud quoque dici posse arbitror. Unum erat templum, et Ierosolymis tantum, et una gens Israelitica in eodem sacrificiis fungebatur. Postquam vero nostrum similis factus est Unigenitus, cum esset Deus et Dominus, et illŭit nobis, ut ait Scriptura, de cetero orbis terrarum domibus sanctis et adoratoribus innumerabilibus, qui spiritalibus sacrificiis et odoribus universorum Deum venerantur, impletus est. Et hoc, opinor, est quod Malachias, tamquam ex persona Dei praecinuit: Quia magnus rex ego, dicit Dominus, et nomen meum glorificatum est in gentibus, et in omni loco incensum offertur nomini meo, et sacrificium mundum.

Verum est igitur, gloriam novissimi templi, Ecclesiae puta, maiorem fore. Sollicitis autem et de eius aedificatione laborantibus velut xenium a Salvatore et donum de caelo datum iri Christum, omnium pacem, per quem accessum habemus in uno Spiritu ad Patrem, declarat, cum ait: Dabo pacem in loco isto, et pacem animae in acquisitionem omni construenti ad excitandum templum hoc. Ait enim alicubi Christus quoque: Pacem meam do vobis. Quae res quomodo conducat diligentibus, docebit Paulus: Pax Christi, inquit, quae exsuperat omnem sensum, custodiet corda vestra et intellegentias vestras. Orabat item sapiens Isaias, dicens: Domine Deus noster, pacem da nobis, omnia enim reddidisti nobis; quia semel Christi pace dignatis facile animam suam servare et ad virtutis munus probe explendum animum dirigere licet.

Itaque omni construenti pacem datum iri profitetur. Sive enim Ecclesiam quispiam aedificat, et mystagogus, sive sacrorum mysteriorum interpres, super domum Dei constitutus est: sive suae animae prodest, ut lapidem vivum et spiritalem se exhibens in templum sanctum, et habitaculum Dei in spiritu, talis hoc emolumenti omnino reportabit, ut animae suae salutem adipisci non difficulter possit.


Originala teksto: Cyrillus Alexandrinus († 444): in Aggaeum, Cap. 14; en: Patrologia Græca 71, 1047-1050

Dua Responsorio


Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante.

Multaj popoloj aliĝos al la Vi en tiu tempo, kaj fariĝos Via popolo.

Ili laŭdas Vin konstante.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. – Psa 84, 5; kp. Zeĥ 2, 15

Preĝo


Via graco, ni petas, Sinjoro, antaŭiru kaj sekvu ĉiam nin,
por ke, helpe de Via patra asisto, ni neniam malzorgu bonajn farojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Diru al la invititoj:
Jen mi preparis la manĝon;
venu al la edziĝa festo. – el Mat 22, 4

Ciklo B

¶ Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj:
Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! – Mar 10, 23

Ciklo C

¶ Unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis,
glorante Dion per laŭta voĉo.
Haleluja. – Luk 17, 15

Preĝo


Via graco, ni petas, Sinjoro, antaŭiru kaj sekvu ĉiam nin,
por ke, helpe de Via patra asisto, ni neniam malzorgu bonajn farojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ La edziĝa festo estas preta,
sed la invititoj ne estis indaj.
Iru do al la disirejoj de la vojoj,
kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo. – el Mat 22, 8-9

Ciklo B

¶ Vi, kiuj ĉion forlasis kaj min sekvis,
ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. – laŭ Mat 19, 28-29

Ciklo C

¶ Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo? –
Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis. – Luk 17, 18-19

Preĝo


Via graco, ni petas, Sinjoro, antaŭiru kaj sekvu ĉiam nin,
por ke, helpe de Via patra asisto, ni neniam malzorgu bonajn farojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo