Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 28a Ordinara Semajno > Sabato
Stato: 2020-09-12


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Mal 3, 1-24


El la libro Malaĥi

Tiele diras la Eternulo Cebaot:

Jen Mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot. Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? Ĉar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj. Li sidiĝos, por refandi kaj purigi arĝenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj arĝenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco. Tiam al la Eternulo estos agrablaj la oferoj de Jehuda kaj de Jerusalem, kiel en la tempo antikva kaj kiel en la jaroj antaŭaj. Kaj Mi venos al vi, por juĝi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraŭ la sorĉistoj kaj adultuloj, kontraŭ tiuj, kiuj ĵuras mensoge, kontraŭ tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraŭ tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot. Ĉar Mi, la Eternulo, ne ŝanĝiĝas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniiĝos. De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj leĝoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras: En kio ni devas reveni? Ĉu povas homo ruzi kontraŭ Dio? tamen vi ruzas kontraŭ Mi. Vi diras: En kio ni ruzas kontraŭ Vi? En la dekonaĵo kaj la oferdonoj. Sub la malbeno vi ruiniĝas, sed kontraŭ Mi vi ruzas, la tuta popolo. Alportu la tutan dekonaĵon en la provizejon, por ke estu manĝaĵo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, ĉu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la ĉielo kaj ĉu Mi ne verŝos sur vin benon abundan. Tiam Mi faros por vi malpermeson al la manĝeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbranĉojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot. Kaj ĉiuj nacioj nomos vin feliĉaj, ĉar vi estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot.

Arogantaj estas kontraŭ Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras: Kion ni parolas kontraŭ Vi? Vi parolas: Vane ni servas al Dio: kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas senĝoje antaŭ la Eternulo Cebaot? Tial ni diras, ke la malbonuloj estas feliĉaj, kaj la malpiuloj estas bone aranĝitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj. Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke: La Eternulo atentas kaj aŭdas, kaj memorlibro estas skribata antaŭ Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas Lian nomon. Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi aranĝos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li. Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.

Ĉar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam ĉiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke ĝi ne restigos al ili radikon nek branĉon. Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj. Kaj vi piedpremos la malpiulojn, ĉar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi aranĝos, diras la Eternulo Cebaot. Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur Ĥoreb por la tuta Izrael, la leĝojn kaj preskribojn. Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo; kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.

Unua Responsorio


Jen Mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon. Kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras.

Jen Mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon. Kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras.

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn.

Kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen Mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon. Kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras. – el Mal 3, 1; Luk 1, 76

Dua Legaĵo – Concilium Vaticanum II


El la konstitucio «Gaudium et spes» de la 2a Vatikana Koncilio pri la eklezio en la hodiaŭa mondo

Ego sum alpha et omega, primus et novissimus.

Terrestris et caelestis civitatis compenetratio nonnisi fide percipi potest, immo mysterium manet historiae humanae, quae usque ad plenam revelationem claritatis filiorum Dei peccato perturbatur.

Ecclesia quidem, proprium suum finem salutarem persequens, non solum vitam divinam cum homine communicat, sed etiam lumen eius repercussum quodammodo super universum mundum fundit, potissimum per hoc quod personae humanae dignitatem sanat et elevat, humanae societatis compaginem firmat, atque cotidianam hominum navitatem profundiore sensu et significatione imbuit. Ita Ecclesia per singula sua membra et totam suam communitatem multa se conferre posse credit ad hominum familiam eiusque historiam humaniorem reddendam.

Ecclesia, dum ipsa mundum adiuvat et ab eo multa accipit, ad hoc unum tendit, ut regnum Dei adveniat et totius humani generis salus instauretur. Omne vero bonum, quod populus Dei in suae peregrinationis terrestris tempore hominum familiae praebere potest, ex hoc profluit quod Ecclesia est universale salutis sacramentum, mysterium amoris Dei erga hominem manifestans simul et operans.

Verbum enim Dei, per quod omnia facta sunt, ipsum caro factum est, ita ut, perfectus homo, omnes salvaret et universa recapitularet. Dominus finis est humanae historiae, punctum in quod historiae et civilizationis desideria vergunt, humani generis centrum, omnium cordium gaudium eorumque appetitionum plenitudo. Ille est quem Pater a mortuis suscitavit, exaltavit et a dextris suis collocavit, eum vivorum atque mortuorum iudicem constituens. In eius Spiritu vivificati et coadunati, versus historiae humanae peregrinamur consummationem, quae cum consilio eius dilectionis plene congruit: Instaurare omnia in Christo, quae in caelis et quae in terra sunt.

Dicit ipse Dominus: Ecce venio cito, et merces mea mecum est, reddere unicuique secundum opera sua. Ego sum alpha et omega, primus et novissimus, principium et finis.


Originala teksto: Constitutio pastoralis Gaudium et spes Concilii Vaticani secundi de Ecclesia in mundo huius temporis nn. 40.45

Dua Responsorio


Vi konas tiun vorton, kiun Dio sendis, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo. Li estas Sinjoro de ĉiuj, kaj en neniu alia estas savo.

Vi konas tiun vorton, kiun Dio sendis, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo. Li estas Sinjoro de ĉiuj, kaj en neniu alia estas savo.

Li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.

Li estas Sinjoro de ĉiuj, kaj en neniu alia estas savo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi konas tiun vorton, kiun Dio sendis, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo. Li estas Sinjoro de ĉiuj, kaj en neniu alia estas savo. – el Ago 10, 36; 4, 12; 10, 42

Preĝo


Via graco, ni petas, Sinjoro, antaŭiru kaj sekvu ĉiam nin,
por ke, helpe de Via patra asisto, ni neniam malzorgu bonajn farojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo