Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 30a Ordinara Semajno > Lundo
Stato: 2020-09-13


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Saĝ 1, 16 - 2, 1a.10-24


El la libro Saĝeco

Per siaj agoj kaj vortoj la malpiuloj alvokis la morton,
kaj opiniante ĝin amiko, ili sopiris je ĝi
kaj faris interkonsenton kun ĝi,
ĉar ili estas indaj heredi ĝin.

Ili diris en si malprave rezonante:

Ni tiranu la justan malriĉulon,
ni ne ŝparu la vidvinon,
nek respektu la grizajn harojn de maljunulo.

Estu nia forto nia justa leĝo,
ĉar malforteco estas pruvita senutila.

Ni embusku kontraŭ la justulo,
ĉar li estas malutila al ni
kaj li kontraŭstaras niajn agojn,
kaj riproĉas al ni pekojn kontraŭ la Leĝo
kaj kulpigas nin pri pekoj kontraŭ tio, kion ni lernis.

Li pretendas havi scion pri Dio
kaj nomas sin servanto de la Sinjoro.

Li fariĝis refutaĵo de niaj pensoj;
la nura vido de li ĝenas nin,

ĉar lia vivo estas malsama ol tiu de aliaj
kaj liaj vojoj estas nekutimaj.

Li taksas nin falsaj
kaj tenas sin for de niaj vojoj kvazaŭ de malpuraĵoj;
li gratulas la justulojn pro ilia fino,
kaj fanfaronas, ke Dio estas lia patro.

Ni vidu, ĉu liaj vortoj estas veraj kaj ni provu,
kio okazos ĉe lia foriro.

Ĉar se la justulo estas la filo de Dio,
Li subtenos lin
kaj savos lin el la mano de liaj kontraŭuloj.

Ni provu lin per perforto kaj torturo,
por ekscii lian prudentecon
kaj por pritaksi lian eltenkapablon.

Ni kondamnu lin al hontiga morto;
ĉar li ekzameniĝos surbaze de liaj propraj vortoj.

Tiel ili rezonadas sed ili eraras,
ĉar ilia malvirto blindigis ilin.

Kaj ili ne konas la misterojn de Dio
nek esperas la rekompencon de sankteco
nek kredas pri la premio de senkulpaj animoj.

Dio ja kreis la homon nepereonta
kaj Li faris lin la bildo de Sia propra eterneco.

Sed pro la envio de la diablo la morto eniris la mondon,
kaj tiuj, kiuj aliĝas al ĝi, spertas ĝin.

Unua Responsorio


Diras la malpiuloj: Ni embusku kontraŭ la justulo, ĉar li kontraŭstaras niajn agojn kaj nomas sin servanto de la Sinjoro. Ni vidu, ĉu liaj vortoj estas veraj. Se li estas la filo de Dio, Li subtenos lin kaj savos lin el la mano de liaj kontraŭuloj.

Diras la malpiuloj: Ni embusku kontraŭ la justulo, ĉar li kontraŭstaras niajn agojn kaj nomas sin servanto de la Sinjoro. Ni vidu, ĉu liaj vortoj estas veraj. Se li estas la filo de Dio, Li subtenos lin kaj savos lin el la mano de liaj kontraŭuloj.

Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; ĉar li diris: Mi estas la Filo de Dio.

Ni vidu, ĉu liaj vortoj estas veraj. Se li estas la filo de Dio, Li subtenos lin kaj savos lin el la mano de liaj kontraŭuloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Diras la malpiuloj: Ni embusku kontraŭ la justulo, ĉar li kontraŭstaras niajn agojn kaj nomas sin servanto de la Sinjoro. Ni vidu, ĉu liaj vortoj estas veraj. Se li estas la filo de Dio, Li subtenos lin kaj savos lin el la mano de liaj kontraŭuloj. – el Saĝ 2, 1.12-13.17-18; Mat 27, 43

Dua Legaĵo – Clemens I


El la unua letero de la sankta papo Klemento la Unua al la Korintanoj

Liajn dezirojn ni ne forlasu.

Atentu, miaj karaj, por ke liaj bonfaroj, kiuj estas multaj, ne fariĝu juĝoj pri ni, se ni ne inde promenante faras, kio antaŭ li estas bona kaj plaĉa, en konkordo. Ĉar ie li diras: La spirito de la Sinjoro estas lampo, kiu esploras la internaĵojn de la ventro.

Ni do vidu, kiel apude li estas, kaj ke nenio el niaj pensoj kaj de niaj rezonadoj eskapas lin. Estas do juste, ke liajn dezirojn ni ne forlasu. Prefere ni ofendu la malsaĝajn kaj senpripensajn kaj fierajn homojn, kiuj paradas pri la aroganteco de siaj diroj, ol Dion.

La Sinjoron Jesuon Kriston, kies sango pro ni estis verŝita, ni riverencu; niajn antaŭirantojn ni respektu, la pliaĝulojn ni honoru, la junulojn ni eduku en timo antaŭ Dio, niajn virinojn ni direktu sur la la vojo al la bono. La amindan emon al pureco ili elmontru, la sinceran volon je mildeco ili prezentu, la regadon de sia lango ili faru klara per sia silentado, sian amon ili disdonu ne laŭ siaj preferoj, sed al ĉiuj, kiuj timas antaŭ Dio, en sankteco.

Niaj infanoj partoprenu en la eduko en Kristo: ili lernu, kiel forta estas antaŭ Dio la humileco, kiel potencas ĉe Dio pura amo, kiel bela kaj granda estas timo antaŭ li, kaj savas ĉiujn, kiuj sanktece vivas en li kun pura koro. Ĉar li traserĉas niajn planojn kaj dezirojn, lia spiro estas en ni, sed kiam al li plaĉas, li forprenas ĝin.

Ĉion ĉi konfirmas la fido, kiu estas en Kristo, ĉar li mem per la sankta Spirito invitas nin: Venu, infanoj, aŭskultu min; pri timo antaŭ la Sinjoro mi vin instruos. Kiu estas la homo, kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn? Gardu vian langon kontraŭ malbono, kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo. Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon. Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.

La Patro, kiu en ĉio estas pardonema kaj bonfara, kompatemas pri tiuj, kiuj timas antaŭ Li, kaj afable kaj ameme donas Sian gracon al tiuj, kiuj alproksimiĝas al Li en simpla menso. Tial ni ne estu dumensaj, nek indulgu nia animo pri Liaj supermezuraj kaj gloraj donoj.

Originala teksto: Clemens papa Primus († 97): Epistola ad Corinthios I, Cap. 21, 1 - 22, 5; 23, 1-2; en: Funk 1, 89-93 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion, kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj, ke ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bonsortaj.

Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion, kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj, ke ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bonsortaj.

Servu al Dio en vereco; faru tion, kio plaĉas al Li.

Ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bonsortaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion, kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj, ke ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bonsortaj. – Tob 4, 19; el 14, 8 (Nova Vulgato)

Preĝo


Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo