Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 32a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-09-13


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Dan 3, 8-12.19-24.91-97(24-30)


El la libro Daniel

En tiu tempo tuj aliris kelkaj Ĥaldeoj kaj akuzis la Judojn. Ili ekparolis, kaj diris al la reĝo Nebukadnecar: Ho reĝo, vivu eterne! Vi, ho reĝo, ordonis, ke ĉiu homo, kiu aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorkliniĝu al la ora statuo; kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu estu ĵetita en ardantan fornon. Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho reĝo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun vi starigis.

Tiam Nebukadnecar pleniĝis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero kontraŭ Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare. Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon, kaj ĵeti ilin en la ardantan fornon. Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni ĵetis ilin en la ardantan fornon. Kaj ĉar la ordono de la reĝo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj ĵetis Ŝadraĥon, Meĥaĥon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro. Kaj tiuj tri viroj, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.

Ili iris meze de la flamoj, laŭdante Dion kaj benante la Sinjoron.

Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo. Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj. Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro. Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili. Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio. Nun mi donas ordonon: Se iu el ia popolo, gento, aŭ lingvo eldiros blasfemon kontraŭ Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; ĉar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere. Kaj la reĝo denove tre altigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.

Unua Responsorio


Anĝelo de la Sinjoro estis malleviĝinta en la fornon al Azarja kaj liaj kunuloj kaj forpelis la flamojn eksteren. La fajro neniel damaĝis la virojn kaj ili neniom suferis pro ĝi.

Anĝelo de la Sinjoro estis malleviĝinta en la fornon al Azarja kaj liaj kunuloj kaj forpelis la flamojn eksteren. La fajro neniel damaĝis la virojn kaj ili neniom suferis pro ĝi.

Benata estu Dio, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li.

La fajro neniel damaĝis la virojn kaj ili neniom suferis pro ĝi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Anĝelo de la Sinjoro estis malleviĝinta en la fornon al Azarja kaj liaj kunuloj kaj forpelis la flamojn eksteren. La fajro neniel damaĝis la virojn kaj ili neniom suferis pro ĝi. – el Dan 3, 49-50.95(28)

Dua Legaĵo – Auctor sæculi secundi


El la prediko de anonima verkinto el la 2a jarcento

Paenitentia ex sincero corde

Quamdiu ergo in terris degimus, paenitentiam agamus. Lutum quippe sumus in manu artificis. Quemadmodum enim figulus, si vas fecerit illudque in manibus eius distortum fuerit aut contritum, rursus illud refingit, sin vero illud in fornacem ignis mittere praefiniverit, non amplius ei succurrit: ita et nos, quamdiu in hoc mundo sumus, peccatorum, quae in carne gessimus, ex toto corde paenitentiam agamus, ut a Domino salvemur, dum paenitentiae tempus habemus.

Postquam enim e mundo exivimus, non amplius possumus ibi confiteri aut paenitentiam agere. Quare, fratres, voluntatem Patris facientes et carnem castam servantes et mandata Domini custodientes consequemur vitam aeternam. Dicit enim Dominus in Evangelio: Si parvum non servastis, quis magnum vobis dabit? Dico enim vobis: Qui fidelis est in minimo, et in maiori fidelis est. Hoc ergo dicit: servate carnem castam et sigillum immaculatum, ut vitam recipiamus.

Et nemo vestrum dicat hanc carnem non iudicari neque resurgere. Agnoscite: in quo servati estis, in quo visum recepistis, nisi dum in hac carne vivitis? Nos ergo decet carnem sicut templum Dei custodire. Quemadmodum enim in carne vocati estis, ita in carne venietis. Si Christus Dominus, qui nos servavit, cum primum esset spiritus, caro factus est atque sic vocavit nos: ita etiam nos in hac carne mercedem recipiemus.

Diligamus igitur nos invicem, ut veniamus omnes in regnum Dei. Donec tempus habemus, in quo sanemur, dedamus nos medico Deo, remunerationem ipsi tribuentes. Quam? Paenitentiam ex sincero corde. Namque praescius omnium est, et quae in corde nostro versantur novit. Demus itaque illi laudem, non ab ore solum, sed etiam ex corde, ut nos tamquam filios suscipiat. Etenim Dominus dixit: Fratres mei sunt ii, qui faciunt voluntatem Patris mei.


Originala teksto: Auctor sæculi secundi, Cap. 8, 1 - 9, 11; en: Funk 1, 153-157

Dua Responsorio


Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

La Sinjoro paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.

Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu. – el Jeĥ 18, 31-32; el 2 Pet 3, 9

Preĝo


Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni la obstaklojn, kiuj malhelpas nian iradon:
tiel ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu dediĉi entute nin por servi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo