Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (2)


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Paska Tempo antaŭ Ĉieliro > 1a Paska Semajno > Paska Dimanĉo > Vespera Laŭdo (2)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Ad cenam Agni providi


En blankaj roboj pretas ni
la Paskon festi de l' Ŝafid'.
Paŝintaj tra la Ruĝa Mar'
al Krist' ni kantu, nia Reĝ'.

Ĉi tie Lia sankta korp',
rostita sur la kruc-altar',
sed ankaŭ Lia ruĝa sang'
plenigos nin per Dia viv'.

Pro tiu ĉi vesper-festen'
domaĝos nin la murd-anĝel'.
Liberas ni de Faraon'
kaj lia aspra imperi'.

Jam estas nia pasko Krist',
ŝafid', buĉita sen kulpec',
la pura senfermenta pan',
la sin-ofera Dia karn'.

Viktimo vera, Di-ofer',
rompiĝas antaŭ Vi Tartar'.
La enŝlositajn savas Vi,
redonas vivon en liber'.

Sin levas Krist' el Sia tomb',
infer-abismon venkas Li,
Tiranon ligas per katen',
malfermas pordon de Eden'.

Vi estu do al nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin en grac':
triumfi igu nin kun Vi.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'. Amen.

latina T: 6a jarcento aŭ pli frue • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Venis Maria Magdalena kaj la alia Maria,
por vidi la tombon.
Haleluja. – Mat 28, 1

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Venis Maria Magdalena kaj la alia Maria,
por vidi la tombon.
Haleluja. – Mat 28, 1

Dua Antifono


¶ Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.
Haleluja. – Mat 28, 6

Dua Psalmo – Psa 114 (113 A)


Kiam Izrael eliris el Egiptujo, *
la domo de Jakob el fremda popolo,

tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, *
Izrael Lia regno. ¶

La maro vidis kaj for-kuris, *
Jordan turniĝis malantaŭen;

la montoj saltis kiel ŝafoj, *
la montetoj kiel ŝafidoj.

Kio estas al vi, ho maro, ke vi for-kuris? *
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?

Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, *
montetoj, kiel ŝafidoj?

Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, *
antaŭ la Dio de Jakob,

kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, *
graniton en akvo-donan fonton. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.
Haleluja. – Mat 28, 6

Tria Antifono


¶ Jesuo diris al ili: Ne timu;
iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon,
kaj tie ili min vidos.
Haleluja. – Mat 28, 10

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Jesuo diris al ili: Ne timu;
iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon,
kaj tie ili min vidos.
Haleluja. – Mat 28, 10

VORTO DE DIO


Legaĵo – Heb 10, 12-14


Kristo, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio;
de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj.
Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.

Responsorio


Ĉi tiun tagon faris la Eternulo;

ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. – Psa 118, 24

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno,
kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis,
Jesuo venis kaj staris meze de ili,
kaj diris al ili: Paco al vi.
Haleluja. – Joh 20, 19

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno,
kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis,
Jesuo venis kaj staris meze de ili,
kaj diris al ili: Paco al vi.
Haleluja. – Joh 20, 19

PREĜADO


Petoj


Kun ĝojo ni voku al Kristo, kiu mortis, resurektis, kaj ĉiam pledas por ni:
Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.

¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.

Kristo, lumo kaj savo por ĉiuj gentoj:
– elverŝu la fajron de via Spirito super nin, kiuj proklamas vian resurekton.

¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.

Ni petas, ke Izraelo ekkonu vin kiel la Mesion, kiun ili esperas,
– kaj ke la tuta tero pleniĝu de la ekkono de via gloro.

¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.

Tenu nin en la komuno de viaj sanktuloj,
– por ke ni kun ili ripozu de niaj laboroj. – kp. Apo 14, 13

¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.

Vi, kiu superis la malamikan morton, venku ĉi malamikon ankaŭ en ni,
– por ke ni vivu al vi, ho senmorta Venkinto.

¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.

Kristo, Savanto, fariĝinta obeema ĝis morto, altigita dekstre de la Patro:
– prenu favore niajn mortintajn gefratojn en la regnon de via gloro. – kp. Flp 2, 8

¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio, kiu en ĉi tiu tago,
venkinte la morton per Via unugenerita Filo,
malfermis al ni la pordojn de la eterna vivo,
ebligu, ni petas,
ke ni, solenante la paskan reviviĝon,
estu tiel renovigataj per Via Spirito,
ke ni ankaŭ renaskiĝu
en la gloro de la reviviĝinta Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco. Haleluja. Haleluja.

Al Dio estu danko. Haleluja. Haleluja. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 050.5





supren al la komenco de la paĝo