Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Invitatorio


Breviero > Komunaj Tekstoj > Doktoroj de la Eklezio > Invitatorio
Stato: 2020-06-17


MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17



PSALMODIO


ANTIFONO DE LA ENIRA PSALMO


ekster Paska Tempo:

Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.

en Paska Tempo:

Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.
Haleluja.







Jen ekzemploj:



ENIRA PSALMO KUN ANTIFONO


kiam oni prenas Psa 95 (94), ekster Paska Tempo:

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.

Psa 95 (94)


Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.



ENIRA PSALMO KUN ANTIFONO


kiam oni prenas Psa 95 (94), en Paska Tempo:

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.
Haleluja.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.
Haleluja.

Psa 95 (94)


Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.
Haleluja.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.
Haleluja.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.
Haleluja.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.
Haleluja.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.
Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Kriston, la fonton de la saĝeco,
venu, ni adoru lin.
Haleluja.







alternativaj psalmoj:


Psa 100 (99)


Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! / Servu al la Eternulo kun ĝojo, *
venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.

Sciu, ke la Eternulo estas Dio; / Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, *
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.

Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, / en Liajn kortojn kun laŭdado. *
Gloru Lin, benu Lian nomon;

ĉar la Eternulo estas bona; / Lia favor-koreco estas eterna, *
kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



aŭ:

Psa 67 (66)


Dio nin kor-favoru kaj benu; *
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.

Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, *
en ĉiuj popoloj Vian savon.

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj.

Ĝoju kaj kantu gentoj, *
ĉar Vi juĝas popolojn juste.

Vi juĝas juste, *
kaj gentojn sur la tero Vi regas.

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj.

La tero donis sian frukton. *
Benos nin Dio, nia Dio.

Nin benos Dio; *
kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



aŭ:

Psa 24 (23)


Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.

Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne fordonis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe.

Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.

Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob.

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito.

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



supren al la komenco de la paĝo