Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

Malgranda formo de la Liturgio de la Horoj

Enkonduko


Stato: 2020-10-14
Preĝi bonfartigas.
Pri tio atestos ĉiuj, kiuj regule preĝas.

Sed preĝado ne ĉiam estas facila.

Preĝi signifas trankviliĝi, malstreĉiĝi, distanciĝi de la ĉiutagaĵoj, konsciiĝi pri la ĉeesto de Dio, Lin laŭdi, en Lia proksimeco ĉerpi novan forton.

Eble ni pensas, ke ni ne kapablas preĝi. Tiam ni simple provu ĝin, kaj ni spertos, ke ĝi bonfartigas.

Ĉi interretaj paĝoj volas helpi. La tekstoj kaj preĝoj fontas en la eklezia Liturgio de la Horoj. Temas pri tekstoj kaj preĝoj el la Biblio kaj el la kristana tradicia preĝarto. Ili volas akompani nin tra la tago. Ritme ili invitas nin, ke ni matene, tagmeze, vespere kaj tagfine paŭzu kaj iom restadu en la amo kaj ĉeesto de Dio.

La preĝado de la bibliaj psalmoj nin, la kristanojn, ligas kun la preĝtradicio de la popolo Izraelo. Jesuo mem preĝadis la psalmojn kaj vivis el ili. La eklezio preĝadas la psalmojn sciante, ke la espero pri la Mesio plenumiĝis en Jesuo Kristo.

La duparta strukturo de la psalmoversikloj kreas meditan atmosferon kaj harmonian ritmon. Oni preĝas la psalmojn malrapide, por ke la vortoj povu svingi en la ritmo de nia spirado. La unua parto de la versiklo donas la motivon, la dua povas ripeti ĝin per aliaj vortoj. Meze inter ambaŭ versiklopartoj, ĉe la asterisko (*), estas bona paŭzo: tempo por preni novan spiron.

Karakterizaj por la matena, vespera kaj nokta preĝoj estas tri psalmosimilaj kantoj el la evangelio laŭ Luko: matene la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus), vespere la Laŭdkanto de Maria (Magnificat) kaj nokte la Laŭdkanto de Simeon (Nunc dimittis). Cetere: La kvara, la Laŭdkanto de la Anĝeloj (Gloria) havas sian lokon en la meso. Estas kantoj pri la savo, kiun Dio efektivigis en Sia homiĝinta Filo, kaj kiun Li kaj donacas al ni ankaŭ hodiaŭ.

Preĝi ni povas ĉie: en la naturo, en la tramo, sur parka benko, en atendejo. Se ni preĝas hejme, ni elektas taŭgan lokon, eble antaŭ kruco aŭ bildo. Jam povas esti preĝo, simple ekbruligi kandelon, silenti kaj trankviliĝi.

La tie ĉi proponitajn preĝojn oni povas ankaŭ bone uzi komune, ekzemple en familia rondo.

Ĉi tie estas kunmetitaj la tekstoj por unu tago. Oni povas ripeti ilin aŭ elekti el ili.


Matena preĝo (malgranda formo de la Matena Laŭdo)

Tagmeza preĝo (malgranda formo de la Meza Horo)

Vespera preĝo (malgranda formo de la Vespera Laŭdo)

Nokta preĝo (malgranda formo de la Kompletorio)


Kiu trovis plaĉon en ĉi preĝmaniero, eble serĉos pli riĉan provizon. Ĝin prezentas ekzemple la libro ADORU, la 150 psalmoj en la Biblio, kaj – ĉefe por diakonoj, sacerdotoj kaj ordenanoj – la Breviero.
Ĉiuj estas (aŭ estos) troveblaj tie ĉi en nia interreta portalo «Kristanaj Fontoj».



supren al la komenco de la paĝo