Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

ADORU: Aranĝoj por piano - enkonduka teksto


Stato: 2020-08-19

Komenco


En aŭgusto 2002 la ĉiujara KELI-kunveno okazis en la hungara banloko Berekfürdö, en la «Domo de la Repaciĝo», apartenanta al la Reformita Eklezio. La kapelo de ĉi domo aspektas kvazaŭ miniatura amfiteatro, havas bonan elektronikan klavinstrumenton kaj ĉefe: ĝi estas en la kelo, granddistance for de la dormoĉambroj. Dum multaj horoj en la noktoj Ernst Leuze, ŝvaba luterana eklezia muzikdirektoro, sidis kun notolinia papero, kun krajono kaj skrapgumo antaŭ la muzikilo kaj verkis piano-aranĝojn por la kantoj de ADORU – laboro, kiun li estis komencinta jam en 2001, tuj post la apero de la libro.

Daŭrigo


En la sekvaj jaroj li kompletigis la verkon manskribe. Poste li iom post iom enkomputiligis – kaj ankoraŭ enkomputiligas – la notojn, aldonante ankaŭ etajn preludojn kaj postludojn. Kelkfoje li por du aŭ tri tagoj estis ĉe Albrecht Kronenberger, katolika pastro, en la palatinata urbo Neustadt, ĉar Kronenberger pro sia laboro por ADORU pli bone konis la notoskrib-programon FINALE.
Nuna stato
En 2010 pere de Albert Josef Urban, ĝenerala sekretario la Liturgia Instituto de la germana Episkopa Konferenco, estiĝis ĉi granda interreta portalo KRISTANAJ FONTOJ. En ĝi estas nun publikigitaj la jam pretaj aranĝoj. La aliaj sekvos. Sed libere alireblaj estas nur tiuj kantoj, kies komponistoj jam antaŭ pli ol 70 jaroj mortis. Antaŭ la aliaj estas ŝlosilo, tio signifas, ke vi unue devas ensaluti per nia pasvorto.

Uzo


Ĉiu aranĝo aperas kiel pdf dosiero, kiun oni povas rigardi kaj printi, kaj kiel midi dosiero, kiun oni povas aŭskulti. Midi dosieroj kutime estas senproblemaj (sur Makintoŝo nur la retumiloj "Opera" kaj "Omniweb" strikis). Pdf dosierojn oni povas rigardi rekte en la retumilo aŭ elŝuti ekz. sur la ekranon. Tio dependas de la ebloj kaj kalibrigo de la retumilo. De sur la ekrano oni povas rigardi ilin per Adobe Reader, Preview, Skim kaj aliaj. Certe vi eĉ trovos eblecon samtempe vidi la notojn kaj aŭdi la muzikon. Kaj poste: printu, iru al via piano kaj ludu!

Intenco


Siajn intencojn eksplikis Ernst Leuze 2004 en la fest-libro por Adolf Burkhardt (1), ŝvaba luterana pastro kaj longjare KELI-prezidanto. Leuze volas – same kiel li jam faris per la akordoj en ADORU – plifaciligi la komunan kantadon el ĉi libro. Kaj li volas «konatigi la kantojn ankaŭ transe de la pli strikta cirklo de la Esperanto-movado». Tiel li volas, sen ajna altrudo, ion fari favore al la muziko, al Esperanto kaj al ekumena kristana vivo.

Ecoj


Leuze konstatis, ke «la plej multaj piano-aranĝaĵoj en akompanaj libroj estas aŭ naivaj infanoj de harmoni-instruo aŭ adaptitaj korusaj aranĝoj, aŭ timemaj koncedoj al amatoroj kun rigidaj fingroj». Kontraste al tio liaj propraj komponaĵoj estu origine por piano. Kaj ekzistu krom facilaj kaj mezmalfacilaj ankaŭ kelkaj aranĝoj nur por lertaj pianistoj.

Principoj


Laŭ liaj propraj vortoj: «Uzi plejeble malsamajn kompon-teknikojn por piano. Sondi la specifajn son-eblecojn de ĉi instrumento. Kreive utiligi disonancojn. Eviti monotonecon de stilo. Sed kopiante stilojn ne forlasi proprajn kompon-kutimojn. Atenti pri senco-plena kunligo de teksto kaj melodio. Formi la komponaĵojn tiel, ke ili ludeblas ankaŭ kiel memstaraj piano-pecoj.» La menciitaj rilatoj inter teksto, melodio kaj aranĝo – frukto de konscia pripensado kaj medita sinteno – estas ĉie troveblaj; oni devas nur serĉi.
Fine Ernst Leuze esprimas sian deziron, ke la Esperanto-stelo brilu «ne nur en espera verdo, sed ankaŭ en ekumena siringoviolo».

Kai nun …


… iru al la ⇒ pdf- kaj midi-dokumentoj!



(1) Ernst Leuze, La stelo siringoviola. Projekto pri la ekumena himnaro Adoru. En:
Esperante kaj Ekumene. Fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de Adolf Burkhardt. Editoris Irmi kaj Reinhard Haupenthal. Edition Iltis 2004, p. 81 - 96.



supren al la komenco de la paĝo