Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


Ĉapitro: 1    >>


1 Okazis ke, ekreginte super Grekujo, Aleksandro la Macedona, filo de Filipo, elirinte el la lando de la Kitidoj, venkis ankaŭ Darion, la reĝon de Persoj kaj Medoj, kaj fariĝis reĝo anstataŭ li. 2 Li entreprenis multe da bataloj, konkeris multajn fortikaĵojn kaj mortigis multe da reĝoj. 3 Li penetris ĝis la ekstremaj limoj de la tero kaj kaptis predon de multaj nacioj. La tero antaŭ li silentiĝis, kaj lia koro pleniĝis de orgojlo. 4 Li kunigis tre potencan armeon kaj regis super landoj, nacioj kaj reĝoj, kaj ĉiuj devis al li pagi tributon. 5 Post tio ĉi li grave malsaniĝis kaj konsciiĝis, ke alproksimiĝas la morto. 6 Tiam li alvokis siajn plej honoratajn servantojn, kun kiuj li de la infanaĝo estis edukita, kaj li dividis inter ili la regnon, dum li ankoraŭ vivis. 7 Dek du jarojn Aleksandro estis reĝo, kaj tiam li mortis. 8 La regadon transprenis liaj servintoj, ĉiu en sia loko. 9 Post lia morto, ili ĉiuj surmetis diademon, kaj same iliaj filoj post ili, dum multaj jaroj, kaj ili faris multe da malbono sur la tero. 10 Devenis de ili markoto pekema, Antioĥo Epifanes, filo de reĝo Antioĥo, kiu estis ostaĝo en Romo. Li fariĝis reĝo en la jaro cent tridek sep de la regado de la Grekoj.

11 En tiuj tagoj ekstaris en Izrael senleĝuloj, kiuj konvinkis multajn homojn, dirante: Ni faru interligon kun la popoloj ĉirkaŭ ni, ĉar ekde la momento de nia apartiĝo de ili, trafis nin multe da malbono. 12 Tiuj ĉi vortoj estis favore akceptitaj, 13 kaj kelkaj el la popolo fariĝis tre entuziasmaj kaj iris al la reĝo, kiu permesis al ili enkonduki la morojn de la nacianoj. 14 Ili konstruis en Jerusalem sportejon laŭ la kutimoj de la nacianoj, 15 kaj farigis al si prepuciojn, kaj forlasis la sanktan interligon, por pli kaj pli interfratiĝi kun la nacianoj, kaj ili vendis sin mem por fari malbonon.

16 Kiam Antioĥo plifirmigis sian regadon, li planis fariĝi reĝo de Egiptujo, por regi super du regnoj. 17 Li eniris Egiptujon kun granda armeo, kun batalĉaroj, elefantoj, rajdistoj kaj potenca floto. 18 Li komencis militon kontraŭ Ptolemeo, reĝo de Egiptujo; tiu retiriĝis antaŭ li kaj fuĝis. Falis multe da mortvunditoj. 19 Antioĥo konkeris la fortikigitajn Egiptajn urbojn kaj kaptis multan predon. 20 Post la venko super Egiptujo en la jaro cent kvardek tri Antioĥo retroiris. Li iris al Izrael kaj atingis Jerusalemon kun granda armeo. 21 En sia aŭdaco li eniris en la sanktejon kaj rabis la oran altaron kaj la kandelabron kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, 22 la tablon de la panoj de propono, la pelvojn, la kalikojn, la orajn incensilojn, la kurtenon, la kronojn kaj la orajn ornamaĵojn de la fasado de la sanktejo, kaj ĉion li senigis je la ora kovraĵo. 23 Li rabis la arĝenton, la oron kaj la valorajn objektojn kaj li prirabis ankaŭ la kaŝitajn trezorejojn, kiujn li trovis. 24 Li forprenis ĉion al sia propra lando. Sed antaŭe li okazigis masakron kaj parolis tre insulte. 25 Profunda malĝojo kaptis la tutan landon de Izrael.
    27 Ĉiu fianĉo komencis funebri
    kaj sidante en sia edziĝa ĉambro, la fianĉino malĝojis.
    28 La tero tremis pro la sorto de siaj loĝantoj
    kaj la tuta domo de Jakob kovriĝis per honto.
29 Post du jaroj la reĝo sendis al la urboj de Judujo ĉefan oficiston pri impostkolektado. Kun granda armeo li venis al Jerusalem. 30 Li tre ruze parolis pacame, kaj oni fidis lin. Neatendite li atakis la urbon, trafis ĝin forte kaj mortigis multajn Izraelidojn. 31 Li komplete prirabis la urbon, bruligis ĝin kaj detruis ĝiajn domojn kaj remparojn. 32 Virinojn kaj infanojn ili sklavigis kaj la brutaron ili rabis. 33 La urbon de David ili ŝirmis per granda forta murego kaj fortaj turoj, kaj ili faris el ĝi sian fortikaĵon. 34 Ili loĝigis en ĝi pekeman popolon, homojn kiuj ne observis la leĝon. Tiuj tie fariĝis fortaj. 35 Ili amasigis armilojn kaj manĝoprovizon kaj kunigis tie ĉion, kion ili rabis el Jerusalem.
    Ili do fariĝis granda danĝero,
    36 insido por la sanktejo,
    kaj terura, daŭra malamiko por Izrael.
    37 Ĉirkaŭ la sanktejo ili verŝis senkulpan sangon
    kaj ili profanis la templon.
    38 Pro ili fuĝis la loĝantoj de Jerusalem,
    kiu fariĝis sidejo por fremduloj,
    urbo fremda por siaj propraj infanoj:
    la propraj idoj forlasis ĝin.
    39 Ĝia sanktejo senhomiĝis kvazaŭ dezerto,
    la festoj ŝanĝiĝis en funebron,
    la sabatoj en objekton de mokoj,
    kaj ĝia gloro en malestimon.
    40 Ĝia senhonoro egalis ĝian iaman gloron,
    kaj ĝia alteco ŝanĝiĝis en mizeron.
41 Sed la reĝo skribe ordonis al sia tuta regno, ke ĉiuj homoj formu unu popolon 42 kaj forlasu siajn proprajn morojn. Ĉiuj popoloj agis laŭ la deziro de la reĝo. 43 Ankaŭ multaj Izraelidoj konsentis akcepti la religion de la reĝo kaj ili alportis oferojn al la idoloj kaj malobservis la sabaton. 44 La reĝo sendis al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo mesaĝistojn kun skriba ordono, ke ili transprenu la fremdajn morojn 45 kaj ĉesigu pri la bruloferoj kaj buĉoferoj en la sanktejo; ili ne plu observu sabatojn kaj festojn 46 kaj profanu la sanktejon kaj la sanktajn personojn; 47 ili starigu altarojn, templojn kaj sanktejojn por la idoloj, kaj oferu porkojn kaj aliajn malpurajn bestojn. 48 Siajn filojn ili ne plu cirkumcidu kaj siajn animojn ili malpurigu per ĉio, kio estas malpura kaj abomeninda, 49 por ke ili forgesu pri la leĝo kaj forĵetu ĉiujn sanktajn regulojn. 50 Kiu ne submetiĝus al la ordono de la reĝo, tiu mortu. 51 Tian dekreton li eldonis por sia tuta regno. Li nomumis oficistojn por kontroli la tutan popolon kaj ordonis al la urboj de Judujo, ke ili plenumu la oferojn, ĉiuj laŭvice. 52 Multaj el inter la popolo aliĝis al ili; ili forlasis la leĝon kaj faris tiom multe da malbono en la lando, 53 ke la bonajn Izraelidojn ili devigis kaŝi sin en ĉiaj rifuĝejoj. 54 En la dek-kvina tago de la monato Kislev de la jaro cent kvardek kvin, la reĝo konstruis sur la granda altaro abomenindaĵon de dezerteco. Ankaŭ en la ĉirkaŭaj urboj de Judujo oni konstruis altarojn. 55 Oni bruligis incenson antaŭ la pordoj de la domoj kaj sur la placoj. 56 Trovitajn librojn de la leĝo oni disŝiris kaj ĵetis en fajron. 57 Ĉiu, ĉe kiu oni trovis libron de la interligo aŭ kiu ankoraŭ observis la leĝon, laŭ reĝa verdikto estis mortigita. 58 Ili sentigis sian potencon al Izrael kaj agis perforte kontraŭ ĉiuj, kiujn ili trovis, monaton post monato, en la urboj. 59 La dudek-kvinan tagon de la monato Kislev oni faris oferon sur la altaro, kiu staris sur la granda altaro. 60 Virinojn, kiuj cirkumcidigis siajn filojn, oni mortigis laŭ la dekreto 61 kaj la suĉinfanojn oni pendigis al ili je la kolo; ankaŭ la parencojn kaj tiujn, kiuj plenumis la cirkumcidon, ili mortigis. 62 Tamen multaj Izraelidoj restis firme kaj necedeme ĉe sia konvinko, manĝi nenion malpuran. 63 Ili prefere mortis ol senhonoriĝi per la manĝaĵoj kaj malobservi la sanktan interligon; do ili mortis. 64 Terura kolero de Dio pezis super Izrael.

Ĉapitro: 1    >>



supren al la komenco de la paĝo