Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 2    >>


1 En tiu tempo ekstaris Matatias, filo de Johano, filo de Simon, pastro el la idaro de Joarib, kaj el Jerusalem li foriris kaj ekloĝis en Modin. 2 Liaj kvin filoj estis Johano, kiun oni kromnomis Gadi, 3 Simon nomata Tasi, 4 Judas nomata Makabeo, 5 Eleazar nomata Avaran, kaj Jonatan nomata Apfus. 6 Ĉar li vidis la blasfemaĵojn en Judujo kaj en Jerusalem, 7 li diris:
    Ve al mi! Por kio mi naskiĝis?
    Ĉu por rigardi la pereon de mia popolo,
    la pereon de la sankta urbo?
    Ĉu por senfare rigardi,
    kiel oni transdonas ĝin en la manojn de malamikoj,
    la sanktejon en la manojn de fremduloj?
    8 Ĝia sanktejo fariĝis simila al senhonorulo,
    9 la vazoj de ĝia gloro fariĝis predo,
    la malgrandajn infanojn oni mortigis sur la placoj,
    la junuloj pereis per malamika glavo.
    10 Kiu popolo ne konkeris parton de ĝia regno;
    kiu ankoraŭ ne rabis ĝian predon?
    11 Oni rabis ĝian tutan pompon,
    el libera ĝi fariĝis sklavo.
    12 Jen nia sanktejo,
    nia belo kaj nia gloro,
    kuŝas dezertigita:
    malhonoris ĝin la nacianoj.
    13 Por kio ankoraŭ taŭgas nia vivo?
14 Kaj Matatias kaj liaj filoj disŝiris siajn vestojn kaj vestis sin en sakoj kaj ili estis en granda funebro.

15 La viroj de la reĝo, kiuj devis devigi al apostateco, venis al la urbo Modin, por ke oni faru oferojn. 16 Ĉirkaŭ ili amasiĝis multaj Izraelidoj. Alvenis ankaŭ Matatias kaj liaj filoj. 17 La viroj de la reĝo sin turnis al Matatias, dirante: Vi havas en tiu ĉi urbo potencon, honoron kaj influon; kaj apogas vin filoj kaj parencoj. 18 Do vi unua aliru kaj plenumu la ordonon de la reĝo, kiel faris ĉiuj popoloj, la viroj el Judujo kaj tiuj, kiuj postrestis en Jerusalem. Tiam vi kaj viaj filoj apartenos al la amikoj de la reĝo; li malavare pridonacos vin per arĝento, oro kaj multe da aliaj donacoj. 19 Respondante al ili, Matatias diris per laŭta voĉo: Se eĉ ĉiuj popoloj, super kiuj etendiĝas la potenco de la reĝo, obeis al li kaj, forlasante la religion de la patroj, submetiĝis al liaj ordonoj, 20 jen mi, miaj filoj kaj miaj fratoj, ni restos fidelaj al la interligo de niaj patroj. 21 Gardu nin Dio de malobservado de la leĝo kaj de la ordonoj. 22 Ni ne obeos la ordonojn de la reĝo, kaj ni ne deflankiĝos de nia religio, nek dekstren nek maldekstren. 23 Apenaŭ li finis paroli, elpaŝis Judo por sub ĉies okuloj oferi sur la altaro en Modin laŭ la ordono de la reĝo. 24 Tion vidis Matatias kaj li fariĝis tiom kolera, ke li ektremis, kaj tre indignita de justa kolero li alkuris kaj buĉis lin sur la altaro. 25 Post tio ankaŭ la viron de la reĝo li mortigis, kiu devigis al oferado, kaj la altaron li neniigis. 26 Li montris grandan fervoron por la leĝo, kiel faris Pineĥas kontraŭ Zimri, filo de Salu. 27 Kaj Matatias laŭte kriis tra la urbo: Ĉiu kiu amas la leĝon kaj observas la interligon, tiu sekvu min! 28 Tuj li fuĝis en la montaron, li mem kaj liaj filoj, kaj en la urbo ili postlasis sian tutan havaĵon.

29 En tiu tempo multaj, kiuj deziris justecon kaj leĝon, fuĝis al la dezerto kaj ekloĝis tie 30 kune kun filoj, edzinoj kaj brutaro, ĉar ilia malfeliĉo fariĝis tro peza. 31 Sed oni raportis al la viroj de la reĝo kaj al armeo, troviĝanta en Jerusalem, urbo de David: La homoj, kiuj ne plenumis la ordonon de la reĝo, fuĝis al kaŝejoj en la dezerto. 32 Multaj do postĉasis ilin; kiam ili kuratingis ilin, ili stariĝis kontraŭ ili kaj preparis sin por batalo en la sabato. 33 Kaj ili diris al ili: Nun sufiĉas! Venu eksteren kaj plenumu la ordonon de la reĝo, kaj vi vivos. 34 Ili respondis: Ni ne eliros, kaj ne plenumos la ordonon de la reĝo; ni ne malhonorigos la sabaton. 35 Tiam ili atakis ilin. 36 Tamen ili nenion faris reage, nek ĵetadis ŝtonojn nek eĉ baris la kaŝejojn. 37 Ili nur diris: Ni ĉiuj pereu puraj. Atestu ĉielo kaj tero pri ni, ke vi maljuste mortigas nin. 38 Ili atakis ilin en la sabato, kaj pereis ili mem, iliaj edzinoj, infanoj kaj brutaro – kune ĉirkaŭ mil homoj. 39 Tion eksciis Matatias kaj liaj amikoj, kaj ili forte funebris pro ili. 40 Kaj ili diris inter si: Se ni ĉiuj agos tiel, kiel agis niaj fratoj, kaj ne batalos kontraŭ la nacianoj por nia vivo kaj niaj ordonoj, tiam ili baldaŭ malaperigos nin de la surfaco de la tero. 41 Tial tiutage ili faris jenan decidon: Se iu ajn atakos nin en la sabato, ni batalos kontraŭ li, por ke ni ne ĉiuj pereu, kiel pereis niaj fratoj en la kaŝejoj.

42 Aliĝis al ili grupo da Ĥasidoj, bravaj Izraelidoj, ĉiuj sincere sindonemaj por la leĝo. 43 Ankaŭ ĉiuj, kiuj fuĝis pro la malbono, aliĝis al ili kaj plifortigis iliajn vicojn. 44 Ili formis armeon kaj en sia kolero ili frapis la pekulojn kaj en sia furiozo la malpiulojn. La ceteraj sin savis, forkurante al la nacianoj. 45 Matatias kaj liaj amikoj ĉirkaŭiris la tutan landon, detruis la altarojn 46 kaj cirkumcidis la necirkumciditajn knabojn, kiujn ili trovis en Izrael, se necese eĉ perforte.
    48 Ili defendis la leĝon kontraŭ la nacianoj kaj la reĝo,
    kaj ne lasis potencon al la pekuloj.
49 Kiam alproksimiĝis la mortotago de Matatias, li jene diris al siaj filoj:
    Venis nun tempo de orgojlo sed ankaŭ de puno,
    de pereo kaj de terura kolero.
    50 Nun, miaj filoj, vi montru vian fervoron por la leĝo;
    donu vian vivon por defendi la interligon de niaj patroj.
    51 Memoru pri la agoj de niaj patroj, kiujn ili plenumis en sia tempo,
    kaj vi atingos grandan gloron kaj senmortan nomon.
    52 Ĉu Abraham ne montriĝis fidela en la momento de tentado?
    Tio estis kalkulita al li kiel justeco.
    53 Jozef en sia plej granda mizero observis la leĝon
    kaj li fariĝis sinjoro super Egiptujo.
    54 Nia patro Pineĥas flame fervoris
    kaj ricevis certigon de porĉiama pastreco.
    55 Josuo plenumis la ordonojn
    kaj fariĝis juĝisto de Izrael.
    56 Kaleb atestis pri la vero antaŭ la kunveno de la popolo
    kaj ricevis heredaĵon en la lando.
    57 David pro sia pieco
    heredis la reĝan tronon por eterne.
    58 Elija flame fervoris por la leĝo
    kaj estis ĉielen prenita.
    59 Ŝadraĥ, Meŝaĥ kaj Abed-Nego havis fidon;
    tial ili estis savitaj el la ardantaj flamoj.
    60 Ĉar Daniel estis senkulpa,
    li estis elŝirita el la buŝo de la leonoj.
    61 Vi povas enmense pripensi generacion post generacio
    ĉar ne seniluziiĝis tiuj, kiuj fidis je Li.
    62 Tial vi ne timu la minacojn de pekulo,
    ĉar lia gloro ŝanĝiĝas en sterkon kaj vermojn.
    63 Hodiaŭ li tro memfidas kaj morgaŭ neniu lin plu vidos:
    ĉar li ŝanĝiĝis en polvon, kaj lia rezonado pereis.
    64 Infanoj miaj, estu bravaj kaj staru firme je la leĝo.
    Ĉar ĝi alportos al vi gloron.
65 Jen via frato Simon: mi scias, ke li estas viro prudenta. Obeu al li ĉiujn viajn tagojn; li estos via patro. 66 Kaj Judas Makabeo, kiu de junaĝo estas forta batalanto, estos via komandanto en la milito kontraŭ la nacianoj. 67 Sed ĉirkaŭ vi vi amasigu ĉiujn, kiuj plenumas la leĝon kaj vi venĝu vian popolon. 68 Repagu por ĉio al la nacianoj kaj bone observu la ordonojn de la leĝo. 69 Poste li benis ilin kaj forpasis al siaj patroj. 70 Li mortis en la jaro cent kvardek ses kaj oni entombigis lin en la tombo de liaj patroj en Modin. Tuta Izrael priploris lin.

<<    Ĉapitro: 2    >>



supren al la komenco de la paĝo