Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 16


1 Johano ekiris el Gezer kaj avertis sian patron Simon pri tio, kion faras Kendebeo. 2 Simon kunvokis siajn du pli aĝajn filojn Judas kaj Johano, kaj diris al ili: Mi, miaj fratoj kaj la domo de mia patro batalis kontraŭ la malamikoj de Izrael de frua junaĝo ĝis hodiaŭ, kaj ni multfoje sukcesis savi Izraelon. 3 Nun mi estas maljuna, sed vi, dank' al la kompatemo de Dio, vi estas en plena forto. Anstataŭu min kaj mian fraton, batalu por nia popolo, kaj la helpo de la ĉielo estu kun vi. 4 Li elektis en la lando dudek mil batalpretajn homojn kaj rajdistojn, kaj ekiris kontraŭ Kendebeo; la nokton ili pasigis en Modin. 5 Ili leviĝis frumatene kaj iris al la ebenaĵo, kaj jen multnombran armeon ili vidis alproksimiĝi: piedirantojn kaj rajdistojn. Disigis ilin torento. 6 Johano kaj la popolo ekstaris kontraŭ ili. Kiam li rimarkis, ke la popolo timas transiri la torenton, li la unua transiris. La viroj tion vidis kaj transiris post li. 7 Li dividis la trupojn en du partojn kaj starigis la rajdistaron en la mezon; ĉar la rajdistaro de la malamikoj estis tre multnombra. 8 Eksonis la trumpetoj, kaj Kendebeo kaj lia armeo forkuris. Falis el inter ili multaj; la ceteraj fuĝis al la fortikaĵo. 9 Ankaŭ Judas, la frato de Johano, estis vundita. Johano persekutis ilin tiel longe, ĝis ili alvenis al Kedron, kiun fortikigis Kendebeo. 10 La aliaj rifuĝis en la turojn, kiuj troviĝis sur la kamparo de Aŝdod. Johano ekbruligis la urbon: pereis el inter ili du mil homoj. Post tio en paco li reiris al Judujo.

11 Ptolemeo, filo de Abub, estis la reganto en la ebenaĵo de Jeriĥo. Li havis multe da oro kaj arĝento. 12 Li estis la bofilo de la ĉefpastro. 13 Lia koro pleniĝis je orgojlo, kaj li deziris ekposedi la landon. Li do decidis perfide mortigi Simonon kaj liajn filojn. 14 Simon kutime vizitis la urbojn de la regiono por prizorgi iliajn bezonojn. Li ankaŭ alvenis al Jeriĥo, kun siaj filoj Matatias kaj Judas. Tio okazis en la jaro cent sepdek sep, en la dek-unua monato (tio estas la monato Ŝebat). 15 La filo de Abub ruze bonvenigis ilin en la malgranda fortikaĵo Dok, kiun li mem konstruis. Li aranĝis por ili grandan festenon, dum tie li kaŝis soldatojn. 16 Kiam Simon kaj liaj filoj estis ebriaj, ekstaris Ptolemeo kaj liaj kunuloj, prenis siajn armilojn, eniris kontraŭ Simon en la ĉambron, kie okazis la festeno, kaj mortigis lin, liajn du filojn kaj kelkajn el inter lia servistaro. 17 Tiel li faris grandan perfidaĵon kaj bonon li repagis per malbono. 18 Ptolemeo skribis pri tio al la reĝo, kun la aldonita peto, ke li sendu al li trupojn por helpi lin kaj ke li faru lin reganto super ilia lando kaj ties urboj. 19 Li ankaŭ sendis homojn al Gezer por mortigi Johanon. Kaj al la milestroj li sendis leterojn, ke ili venu al li. Tiam li donos al ili arĝenton, oron kaj donacojn. 20 Poste li sendis aliajn homojn por posedpreni Jerusalemon kaj la monton de la sanktejo. 21 Sed iu transfuĝinto jam avertis Johanon en Gezer, ke lia patro kaj liaj fratoj estas murditaj. Li diris: Li sendis homojn por mortigi ankaŭ vin. 22 Kiam tion li aŭdis, li fariĝis tiel kolera, ke li kaptis la virojn, kiuj venis por murdi lin, kaj igis mortigi ilin; ĉar li ja sciis, ke ili volis pereigi lin. 23 La plua agado de Johano, liaj bataloj, la heroaĵoj, kiujn li faris, la remparoj, kiujn li konstruigis, kaj liaj ceteraj faroj, 24 – jen ĉio ĉi tio estas skribita en la Libro de la tagoj de lia ĉefpastreco, de kiam post sia patro li fariĝis ĉefpastro.

<<    Ĉapitro: 16



supren al la komenco de la paĝo