Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 15    >>


1 Antioĥo, filo de reĝo Demetrio, sendis de la insuloj de la maro leteron al Simon, ĉefpastro kaj reganto de la Juda popolo, kaj ankaŭ al la tuta popolo. 2 Tio estis ĝia enhavo:
Reĝo Antioĥo al Simon, ĉefpastro kaj reganto de la Juda popolo, kaj al la tuta Juda popolo: saluton. 3 Ĉar kelkaj malbonuloj ekkaptis la regnon de niaj patroj, mi volas ĝin repostuli por restarigi ĝin en la antaŭa stato. Mi kunigis grandan armeon kaj pretigis militŝipojn. 4 Mi volas albordiĝi por venĝi min je tiuj, kiuj ruinigis nian landon kaj dezertigis multajn urbojn en mia regno. 5 Nun mi do konfirmas ĉiujn senŝuldigojn, kiujn donis al vi ĉiuj reĝoj antaŭ mi, kaj ĉiujn aliajn liberigojn de imposto, kiujn ili cedis al vi. 6 Mi ankaŭ permesas al vi fari propran monon por via lando. 7 Jerusalem kaj la sanktejo estos liberaj. Ĉiuj armiloj, kiujn vi faris, ĉiuj fortikaĵoj, kiujn vi konstruis, kaj kiujn vi posedas, estu la viaj. 8 Ĉion, kion ajn vi estas aŭ estos ŝuldanta al la trezorejo de la reĝo, de hodiaŭ por ĉiam mi nuligas por vi. 9 Tuj kiam ni reakiros nian regnon, ni honoros vin, vian popolon kaj vian sanktejon, por ke via gloro estu konata sur la tuta tero.

10 En la jaro cent sepdek kvar Antioĥo ekiris al la lando de siaj patroj, kaj ĉiuj trupoj aliĝis al li, tiel ke nur malgranda grupo restis ĉe Trifon. 11 Antioĥo persekutis lin; li fuĝis al Dor apud la maro. 12 Li komprenis, ke nun, kiam forlasis lin liaj trupoj, atingis lin la malfeliĉo. 13 Kun cent dudek mil soldatoj kaj ok mil rajdistoj Antioĥo starigis sian tendaron apud Dor. 14 Li enfermis la urbon, kaj liaj ŝipoj kunagis en tio de la maro. De la maro kaj de la tero li sieĝis ĝin, kaj neniun li lasis en- aŭ eliri.

15 Intertempe el Romo revenis Numenio kaj liaj kunuloj kun leteroj al la reĝoj kaj la popoloj, kun jena enhavo:

16 Lucio, konsulo de la Romanoj, al reĝo Ptolemeo: saluton. 17 La senditoj de la Judoj venis al ni kiel amikoj kaj kunbatalantoj, por renovigi la iaman amikecon kaj la interligon. Sendis ilin ĉefpastro Simon kaj la popolo de la Judoj. 18 Ili kunportis oran ŝildon de mil minoj. 19 Ni decidis tial skribi al la reĝoj kaj la landoj, por ke ili ne damaĝu ilin, nek batalu kontraŭ ili, iliaj urboj aŭ ilia lando, kaj por ke ili ne kunbatalu kun iliaj malamikoj kontraŭ ili. 20 Ni decidis akcepti de ili la ŝildon. 21 Se do kelkaj malbonuloj el ilia lando fuĝos al vi, vi transdonu ilin al ĉefpastro Simon, por ke tiu punu ilin laŭ ilia propra leĝo.

22 La samon ni skribis al la reĝoj Demetrio, Atalo, Ariarates kaj Arsakes 23 kaj ankaŭ al la ceteraj landoj: al Sampsame, al la Spartanoj, al Deloso, al Mindoso, al Sikion, al Kario, al Samoso, al Pamfilio, al Likio, al Halikarnaso, al Rodo, al Faselis, al Kos, al Side, al Arado, al Gortino, al Knido, al Kipro, kaj al Kireno. 24 Kopion de tiuj leteroj oni sendis al ĉefpastro Simon.

25 Reĝo Antioĥo plu sieĝis Doron. Li daŭre atakigis siajn trupojn, faris sieĝajn maŝinojn kaj enfermis Trifonon tiel, ke la urbon neniu povis en- aŭ eliri. 26 Simon sendis al li du mil elektitajn soldatojn por kunbatali kun li; kaj krom tio ankaŭ arĝenton, oron kaj utilajn objektojn. 27 Sed la reĝo ne volis tion akcepti, sed eĉ revokis ĉiujn siajn antaŭajn promesojn, kaj ŝanĝis sian rilaton al li. 28 Poste li sendis al li Atenobion, unu el siaj amikoj, por diri al li:
Vi okupis Jafon, Gezeron kaj la citadelon de Jerusalem, urbojn de mia regno. 29 Vi dezertigis iliajn teritoriojn kaj grave damaĝis al la lando, kaj krom tio vi konkeris multe da aliaj lokoj en mia regno. 30 Redonu do nun la urbojn, kiujn vi okupis, kaj pagu la tributojn de la teritorioj, kiujn ekster la limoj de Judujo vi ekposedis. 31 Se ne, tiam vi donu rekompence kvincent talantojn da arĝento, kaj aliajn kvincent talantojn vi donu pro la damaĝoj, kiujn vi faris, kaj por la tributoj de la urboj. Se ne, tiam ni venos batali kontraŭ vi.

32 Atenobio, la amiko de la reĝo, venis al Jerusalem kaj vidis la gloron de Simon, la verŝtablon kun la ora kaj arĝenta manĝilaro kaj la multnombran servistaron, li tre miris. Li diris al li la vortojn de la reĝo. 33 Simon respondis al li:
Ni ne okupis fremdan landon nek prenis posedaĵojn de aliaj, sed ĝi estas la heredaĵo de niaj patroj, kiun niaj malamikoj maljuste portempe forprenis de ni. 34 Je trafa momento ni reakiris la heredaĵon de niaj patroj. 35 Koncerne al Jafo kaj Gezer, kiujn vi postulas: ili kaŭzis al nia popolo kaj lando grandajn damaĝojn. Ni tamen donos por ili cent talantojn.

36 Atenobio nenion respondis, kaj kolera reiris al la reĝo. Li transdonis al li ĉiujn vortojn, kaj rakontis pri la gloro de Simon kaj pri ĉio, kion li vidis, kaj la reĝo fariĝis furioza.

37 Trifon enŝipiĝis kaj fuĝis al Ortosio. 38 Tiam la reĝo faris Kendebeon reganto super la apudmaraj regionoj kaj transdonis al li la armeon de piedirantoj kaj rajdistoj. 39 Li ordonis al li starigi sian tendaron ĉe la limo de Judujo kaj ordonis al li rekonstrui Kedronon kaj fortikigi ĝiajn pordegojn, kaj poste ataki la Judan popolon. La reĝo mem persekutis Trifonon. 40 Kendebeo alvenis al Jamnia kaj komencis ĝeni la popolon: li faris atakojn en Judujon kaj prenis militkaptitojn, kiujn li mortigis. 41 Li rekonstruis Kedronon kaj starigis tie rajdistaron kaj aliajn trupojn, por laŭ la ordono de la reĝo de tie ataki la vojojn de Judujo.

<<    Ĉapitro: 15    >>



supren al la komenco de la paĝo