Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 3    >>


1 Ekstaris lia filo Judas, kiun oni kromnomis Makabeo, en lia loko. 2 Lin apogis ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj, kiuj batalis je la flanko de lia patro. Kaj ĝoje ili batalis por Izrael.
    4 En siaj faroj li similis al leono,
    al leonido, kiu muĝante sin ĵetas sur predon.
    5 Li sekvis la senleĝulojn kaj elspuris ilin
    kaj neniigis ĉiujn, kiuj konfuzis la popolon.
    6 Timtremis la senleĝuloj antaŭ li,
    kaj konfuziĝis ĉiuj, kiuj agis kontraŭ la ordonoj,
    kaj per lia mano estis farita la vojo al savo.
    7 Li vekis koleron de multaj reĝoj,
    sed gajigis Jakobon per siaj faroj.
    Lia nomo estu benata por ĉiam.
    8 Li trairis la urbojn de Judujo,
    neniigis la malpiulojn
    kaj deturnis la koleron de sur Izrael.
    9 Lin oni mencias ĝis la fino de la tero:
    li kunigis tiujn, kiuj estis perditaj.
10 Intertempe Apolonio amasigis la nacianojn kaj ankaŭ grandan armeon el Samario por ataki Izraelon. 11 Tion Judas eksciis; li ekmarŝis kontraŭ li, venkis kaj mortigis lin. Falis multaj mortvunditoj, la ceteraj fuĝis. 12 Ili kaptis la predon, sed la glavon de Apolonio prenis Judas. Kaj de tiam li ĉiam batalis per ĝi. 13 Seron, la generalo de la Siria armeo, eksciis, ke Judas amasigis homojn kaj arigis ĉirkaŭ si fidelulojn, kiuj kun li militiris. 14 Li diris: Mi akiros famon kaj mi estos glora en la tuta regno: mi batalos kontraŭ Judas kaj liaj kunbatalantoj, kiuj malobeis la ordonon de la reĝo. 15 Tiel do li ekmarŝis kaj kun li estis potenca armeo de malpiuloj, por helpi lin puni la Izraelidojn. 16 Kiam li alproksimiĝis al la krutaĵo de la urbo Bet-Ĥoron, renkonte al li eliris Judas kun areto da homoj. 17 Kiam la armeon ili vidis veni pli proksimen, ili diris al Judas: Kiel malmultaj ni estas! Kion ni povos fari en batalo kontraŭ tiel granda amaso? Krom tio ni estas malfortaj, ĉar hodiaŭ ni ankoraŭ nenion manĝis. 18 Judas respondis: Facile povas okazi, ke malgranda areto venkas plimulton. Por la ĉielo estas tute egale, ĉu Li savas pere de multaj aŭ per nur malmultaj homoj. 19 Ĉar en batalo la venko ne dependas de la multnombreco de la armeo, sed de la potenco de la ĉielo. 20 Ili venas al ni plenaj je orgojlo kaj malvirto, por neniigi nin, niajn edzinojn kaj niajn infanojn, kaj por prirabi nin. 21 Sed ni, ni batalas por nia vivo kaj por niaj leĝoj. 22 Do Li mem forviŝos ilin de antaŭ niaj okuloj. Vi ne timu ilin. 23 Kiam li ĉesigis siajn vortojn, neatendite li atakis ilin. Seron kaj lia armeo estis frakasitaj. 24 Ili postkuris lin sur la deklivoj de Bet-Ĥoron ĝis la ebenaĵo. Falis el ili ĉirkaŭ okcent homoj; la ceteraj fuĝis al la lando de la Filiŝtoj.
    26 La nomo de Judas penetris ĝis la reĝo,
    kaj la nacianoj rakontis pri liaj bataloj.
27 Kiam reĝo Antioĥo eksciis pri tiuj ĉi okazaĵoj, li tre koleris. Pere de senditoj li kunigis la tutan armeon de sia regno, ege fortan armeon. 28 Li malfermis sian trezorejon kaj anticipe pagis al la soldatoj por tuta jaro; kaj li ordonis, ke ili estu pretaj por ĉiu eventualaĵo. 29 Kiam li rimarkis, ke komencas malpleniĝi la trezorejo kaj ke la enspezoj el impostoj malkreskas pro la tumultoj kaj la mizero, kiun kaŭzis lia provo neniigi la morojn, observatajn de jarcentoj, 30 li timis, ke – kiel tio jam plurfoje okazis – mankos al li la mono por la elspezoj kaj la donacoj, kiujn li kutimis disdoni per pli malavara mano, ol liaj reĝaj antaŭuloj. 31 Preskaŭ senespera, li fine decidis iri al Persujo por enkasigi la imposton de tiuj regionoj kaj tiel kolekti multe da mono. 32 La aferojn de la regno inter la rivero Eŭfrato kaj la limoj de Egiptujo li komisiis al Lisias, honorata viro, kiu devenis el la reĝa familio. 33 Ĝis sia reveno li ankaŭ taskigis al li la edukadon de sia filo Antioĥo. 34 Samtempe li transdonis al li la duonon de la armeo kaj la elefantojn, kaj donis ordonojn pri ĉiaj aferoj, kiel tiujn li deziris: kontraŭ la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem 35 li devis sendi armeon por ekstermi la fortojn de Izrael kaj por neniigi la restaĵojn de Jerusalem, tiel ke eĉ malaperos la memoro pri ili de sur tiu loko; 36 kaj li loĝigu fremdulojn en ilia regiono kaj dividu la landon inter tiuj. 37 En la jaro cent kvardek sep la reĝo foriris kun la alia duono de la armeo el sia ĉefurbo Antioĥio, transiris Eŭfraton kaj vojaĝis tra la pli alte situanta tereno.

38 El inter la amikoj de la reĝo, Lisias elektis kelkajn bravulojn: Ptolemeon, filon de Dorimenes, Nikanoron kaj Gorgiason, 39 kaj sendis ilin kun kvardek mil piedirantoj kaj sep mil rajdantoj al Judujo por dezertigi ĝin laŭ la ordono de la reĝo. 40 Kun tuta tiu potenco ili ekmarŝis kaj alveninte en la apudeco de Emaus, sur la ebenaĵo ili starigis sian tendaron. 41 Kiam la tieaj komercistoj aŭdis pri tio, ili prenis tre multe da arĝento kaj oro kaj ankaŭ katenojn, kaj tuj iris al la tendaro por aĉeti la Izraelidojn kiel sklavojn. Al tiu armeo aliĝis krome trupoj el Sirio kaj el aliaj najbaraj landoj. 42 Judas kaj liaj fratoj komprenis, ke alvenas ankoraŭ pli da malfacilaĵoj, ĉar tiu armeo tendumas en ilia lando. Ili eksciis pri la ordono de la reĝo, ke oni komplete ekstermu la popolon. 43 Ili do diris inter si: Ni rezistu kontraŭ la pereo de nia popolo, kaj ni batalu por nia popolo kaj nia sanktejo. 44 Ili kunvenis por pretigi sin al la batalo kaj por preĝi pri graco kaj kompato. 46 Ili kolektiĝis kaj iris al Micpa, kontraŭ Jerusalem, ĉar iam Micpa estis por Izrael loko de preĝado. 47 Tiun tagon ili fastis, vestis sin en sakoj, ŝutis cindron sur la kapojn kaj disŝiris siajn vestaĵojn. 48 Post tio ili malvolvis la libron de la leĝo por serĉi konsilon, same kiel la nacianoj pridemandas la statuojn de siaj idoloj. 49 Ili ankaŭ kunportis la pastrajn vestaĵojn, la unuaaĵojn kaj la dekonaĵojn, kaj krom tio ili alvenigis la konsekritojn, kies tempo de konsekriteco ĵus finiĝis. 50 Kaj laŭte ili vokis al la ĉielo: Kion do ni faru kun ili? Kien ni konduku ilin? 51 Via sanktejo estas piedpremita kaj profanita, Viaj pastroj estas en malĝojo kaj humiligitaj. 52 Jen la nacianoj kuniĝis kontraŭ ni por neniigi nin ĉiujn. Nur Vi sola scias, kion ili komplotas kontraŭ ni. 53 Kiel ni povos rezisti kontraŭ ili, se ne Vi helpos al ni? 54 Post tio ili blovis la trumpetojn kaj faris grandan bruon. 55 Poste Judas nomumis super la popolo milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn kaj dekestrojn. 56 Kaj ĉiujn, kiuj estis okupitaj pri konstruado de domo aŭ pri edziĝo al virino aŭ pri plantado de vinberĝardeno, aŭ kiuj estis malkuraĝaj, konforme al la leĝo li resendis hejmen. 57 Post tio la armeo ekmarŝis kaj starigis sian tendaron sude de Emaus. 58 Kaj Judas diris: Zonu vin kaj estu bravaj! Morgaŭ matene vi estu pretaj por batali kontraŭ la nacianoj, kiuj kolektiĝis kontraŭ ni por ekstermi nin kaj nian sanktejon. 59 Ĉar estas pli bone morti en batalo ol rigardi la mizeron de nia popolo kaj de nia sanktejo. 60 Kion volos la ĉielo, tiel estu!

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo