Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


Ĉapitro: 1    >>


1 La Judoj el Jerusalem kaj el la lando de Judujo, al siaj fratoj, la Judoj en Egiptujo: saluton, kaj prosperan pacon! 2 Dio favoru vin kaj memoru la interligon, kiun Li faris kun Siaj fidelaj servantoj Abraham, Isaak kaj Jakob. 3 Li donu al vi ĉiuj koron, kiu adoras Lin kaj plenumas Lian volon sindoneme kaj volonte. 4 Li malfermu viajn korojn al Siaj leĝo kaj ordonoj, kaj Li estigu pacon. 5 Li aŭskultu viajn preĝojn kaj repaciĝu kun vi kaj ne forlasu vin en tempo de malfeliĉo. 6 Tiel ni nun preĝas por vi. 7 Dum la regado de Demetrio, en la jaro cent sesdek naŭ, ni Judoj skribis al vi: Dum la plej granda premateco, kiu trafis nin en tiuj ĉi jaroj, depost kiam Jason kaj liaj sekvantoj perfidis la sanktan teron kaj la regnon, 8 oni bruligis la pordegon de la templo kaj elverŝis senkulpan sangon. Tiam ni preĝis la Sinjoron kaj Li aŭskultis nin: ni alportis bruloferon kaj farunoferon, ni lumigis lampojn kaj metis la panojn de propono. 9 Tial do, celebru la feston de laŭboj en la monato Kislev. En la jaro cent okdek ok.

10 La loĝantoj de Jerusalem kaj de Judujo, la pliaĝuloj kaj Judas, al Aristobulo, instruisto de reĝo Ptolemeo kaj posteulo el familio de konsekritaj pastroj, kaj al la Judoj en Egiptujo: saluton kaj prosperon! 11 Liberigite de Dio el grandaj danĝeroj, ni esprimas al Li multajn dankojn, ĉar Li defendis nin kontraŭ la reĝo. 12 Li mem forpelis la malamikajn armeojn el la sankta urbo. 13 Ĉar kiam ilia generalo kun sia armeo, kiu ŝajnis nevenkebla, iris al Persujo, ili estis neniigitaj en la templo de Nanea. La pastroj de Nanea superruzis lin. 14 Sub preteksto de edziĝo al Nanea, Antioĥo ja alvenis tien kun amikoj, kun la celo ekposedi la grandajn riĉaĵojn kvazaŭ doton. 15 La pastroj de Nanea dismetis antaŭ ili la trezoron, Antioĥo eniris kune kun kelkaj personoj internen en la sanktejon. Tuj kiam li tie troviĝis, la pastroj fermis la templon, 16 kaj malferminte en la plafono sekretan aperturon, ili komencis ĵeti ŝtonojn, per kiuj ili mortigis la generalon kaj liajn akompanantojn. Sekve ili distranĉis ilin en pecojn, kaj la detranĉitajn kapojn ili eksteren ĵetis al tiuj, kiuj tie troviĝis. 17 Por ĉio ĉi laŭdata estu Dio, kiu pereigis la malpiulojn. 18 Ni festos la purigadon de la templo en la dudek-kvina tago de Kislev. Ni konsideris konvena sciigi vin, por ke ankaŭ vi festu la feston de laŭboj kaj la feston de la fajro, por memori, kiel ree alportis oferojn Neĥemja, la rekonstruinto de la templo kaj de la altaro. 19 Kiam niaj patroj estis forkondukitaj al Persujo, kelkaj el la tiamaj piaj pastroj prenis fajron de sur la altaro kaj sekrete kaŝis ĝin en la profundo de seka puto, tiel, ke neniu sciu pri ĝia loko. 20 Post multaj jaroj, laŭ deziro de Dio, Neĥemja estis sendita de la Persa reĝo al Judujo. Li ordonis al posteuloj de tiuj pastroj, kiuj ĝin kaŝis, serĉi la fajron. Ili raportis al ni, ke ili ne trovis la fajron, sed nur feĉan fluidaĵon. Li ordonis ĉerpi el ĝi kaj alporti ĝin. 21 Kiam ĉio estis preta por la oferado, Neĥemja ordonis al la pastroj priverŝi per tiu fluidaĵo la lignon kaj ĉion kio kuŝis sur ĝi. 22 Tion ili faris. Kiam post certa tempo la suno ekbrilis, kiun antaŭe kovris nuboj, ekestis tiom granda flamo, ke ĉiuj miregis. 23 Dum forbrulis la ofero, la pastroj preĝis kaj kune kun ili ĉiuj ceteraj. Antaŭpreĝis Jonatan, kaj la ceteraj, same kiel Neĥemja, respondis. 24 Kaj ili preĝis jene: Sinjoro, ho Sinjoro nia Dio, kreinto de ĉio, timinda, potenca, justa kaj kompatema, nur Vi estas reĝo kaj bonfaranto. 25 Vi estas la sola malavarulo, la sola justulo, ĉiopova kaj eterna. Vi liberigas Izraelon de ĉiu malbono. Vi, kiu elektis kaj sanktigis niajn patrojn, 26 akceptu tiun ĉi oferon por Via tuta popolo Izrael. Gardu kaj sanktigu Vian heredaĵon. 27 Rekolektu niajn disĵetitojn, liberigu tiujn, kiuj estas en sklaveco inter la gentoj, rigardu favore tiujn, kiuj estas mokataj kaj malestimataj, por ke sciu la gentoj, ke Vi estas nia Dio. 28 Punu tiujn, kiuj subpremas kaj malhonorigas nin. 29 Plantu denove Vian popolon sur Vian sanktan lokon, kiel tion diris Moseo. 30 Poste la pastroj kantis la himnojn. 31 Kiam la lasta oferaĵo estis forbruligita, Neĥemja ordonis disverŝi la reston de la fluidaĵo sur grandegajn ŝtonojn. 32 Tuj, kiam tion ili faris, ekestis flamego; sed ĝin ensorbis la brilo venanta de la altaro. 33 Tio ĉi disfamiĝis, kaj ankaŭ al reĝo de la Persoj oni raportis, ke en la loko, kien la forkondukitaj pastroj kaŝis la fajron, aperis la akvo, per kiu la viroj de Neĥemja sanktigis la oferaĵojn. 34 La reĝo prienketigis la aferon, igis ĉirkaŭbari la lokon, kaj faris el ĝi sanktejon. 35 La reĝo ankaŭ prenis multajn riĉajn donacojn kaj disdonis ilin inter tiuj, al kiuj li estis bonvolema. 36 La viroj de Neĥemja nomis tiun fluidaĵon neftar, kio signifas purigado, sed kutime oni nomas ĝin nafto.

Ĉapitro: 1    >>



supren al la komenco de la paĝo