Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 2    >>


1 En la libroj estas troveble, ke al la forkondukitoj la profeto Jeremia ordonis kunporti iom el la sankta fajro, kiel estis supre dirite, 2 sed la profeto ankaŭ donis al ili la leĝon kaj ordonis, ke ili ne forgesu la ordonojn de la Sinjoro, kaj ke en siaj pensoj ili ne devojiĝu de la ĝusta vojo, pro la imponaj, oraj kaj arĝentaj statuoj, kiujn ili vidos. 3 Inter la ceteraj admonoj li alvokis, ke la leĝon ili daŭre tenu en siaj koroj. 4 La sama libro diras ankaŭ, ke la profeto, laŭ inspiro de Dio, ordonis porti malantaŭ si la tabernaklon kaj la keston de interligo, kiam li ekiris al la monto, sur kiun iam supreniris Moseo por rigardi la promesitan heredaĵon de la Sinjoro. 5 Alveninte tien, Jeremia trovis vastan kavernon. Tie li starigis la tabernaklon, la keston de interligo kaj incens-altaron, kaj la enirejon li baris per ŝtonoj. 6 Kelkaj el liaj akompanantoj poste reiris por noti la vojon, sed ili ne plu povis retrovi ĝin. 7 Jeremia, eksciinte pri tio, riproĉis al ili kaj diris: Tiu ĉi loko restos nekonata ĝis tiam, kiam Dio kunvenigos la tutan popolon kaj montros al ĝi kompatemon. 8 Tiam la Sinjoro denove montros ĉion ĉi tion; tiam vidiĝos la gloro de la Sinjoro kaj ankaŭ la nubo, same kiel ili vidiĝis en la tempo de Moseo aŭ en la tempo, kiam Salomono preĝis, ke la templo fariĝu plej sankta. 9 Krome estas dirite, ke tiu reĝo, dotita de granda saĝeco, kaj ĉe la inaŭguro kaj ĉe la pretigado de la templo alportis oferojn. 10 Same kiel Moseo preĝis al la Sinjoro – kaj fajro falis el la ĉielo kaj forkonsumis la oferaĵojn –, same tiel preĝis ankaŭ Salomono, kaj la fajro defalis kaj konsumis la bruloferojn. 11 Moseo diris: Ĉar la propekan oferon oni ne manĝis, ĝi jene forkonsumiĝis. 12 Tiel same ankaŭ Salomono festis dum ok tagoj. 13 En la libroj kaj la rememoroj de Neĥemja krom tio estas dirate, ke li fondis bibliotekon, en kiu li amasigis librojn pri la reĝoj, skribaĵojn de la profetoj, librojn de David kaj ankaŭ leterojn de reĝoj pri donacoj al la templo. 14 Judas denove kolektis ĉiujn tiujn librojn, kiuj estis disiĝintaj en la tempo de nia militado, kaj ili nun estas en nia posedo. 15 Se vi bezonas ion el ili, sendu mesaĝistojn kaj vi ricevos ĝin. 16 Ĉar ni volas festi la purigadon de la templo, ni skribis al vi. Vi do faros bone, se ankaŭ vi festos tiujn ĉi tagojn. 17 Dio ja liberigis Sian popolon, kaj Li donis al ĉiuj ilian heredaĵon, regadon, pastrecon kaj sanktecon, 18 kiel tion Li promesis en la leĝo. Tial ni do esperas, ke baldaŭ Li kompatos je ni, kaj ke de ĉiuj regionoj, kiuj estas sub la ĉielo, Li kunvenigos nin sur tiun sanktan lokon; ĉar Li liberigis nin de grandaj malbonoj kaj purigis la sanktan lokon.

19 La historion de Judas Makabeo kaj de liaj fratoj, la purigadon de la famega templo kaj la inaŭguron de la altaro, 20 krome la militojn kontraŭ Antioĥo Epifanes kaj lia filo Eŭpator, 21 la ĉielajn aperaĵojn, kiujn spertis la bravaj defendantoj de Judismo, kiuj – kvankam malmultnombraj – denove konkeris la tutan landon, forpelis la barbarajn armeojn, 22 rekonkeris la tutmonde faman templon kaj liberigis la urbon, kaj kiuj, ĉar la Sinjoro en Sia granda boneco favoris al ili, povis restarigi la leĝojn, kiuj minacis disfali: 23 ĉion ĉi tion Jason el Cireno priskribis en kvin libroj. Ni provos resumi tion en unu libro. 24 Ĉar ni rimarkis la inundon de tiuj nombroj, kaj konstatis kiel malfacile estas pro la abundeco de la materialo enprofundiĝi en la historian argumentadon. 25 Tial ni klopodis por amuzi tiujn, kiuj volonte legas, kaj faciligi la aferon por tiuj, kiuj volas parkere alproprigi al si la materialon, unuvorte: helpi al ĉiuj, kiuj al si enmanigos tiun ĉi libron. 26 Por ni la entreprenita tasko, fari tiun ĉi resumon, ne estis facila; ĝi estis afero de peza laboro kaj sendormaj noktoj, 27 same kiel klopodegas tiu, kiu aranĝas feston por plezurigi aliajn. Tamen tre volonte ni ŝarĝis nin per tiu ĉi tasko, por akiri dankemon de multaj. 28 Ekzakte priskribi la detalojn, tion ni lasis al la historiisto. Ni mem nur strebis al tio, ke ni faru korektan resumon. 29 Se novan domon oni konstruas, la arkitekto okupiĝas pri la tutaĵo; sed kiu prenis sur sin prizorgi ĝian ornamon per desegnoj kaj pentraĵoj, tiu nur okupas sin pri tio, kio apartenas al plibeligo. Iel tio – laŭ mia opinio – ankaŭ rilatas al ni. 30 Enprofundiĝado en faktojn kaj ilia multflanka esplorado, same kiel plej preciza distingo inter la detaloj, apartenas al tiu, kiu verkas la historion, 31 sed tiu, kiu faras resumon, devas celi koncizecon en la rakontado, kaj rajtas eviti kompletecon en la prezentado de la okazaĵoj. 32 Ni do komencu nian rakontadon, nenion plu aldonante al la ĵus dirita. Ĉar estus nesaĝe vaste paroli en la antaŭparolo, kaj la historion mem mallongigi.

<<    Ĉapitro: 2    >>



supren al la komenco de la paĝo