Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 15


1 Kiam Nikanor eksciis, ke la homoj de Judas troviĝas en la regiono de Samario, li decidis ataki ilin senriske en la tago de ripozo. 2 Sed la Judoj, kiuj devigite akompanis lin, diris: Ne pereigu ilin tiel terure barbare! Respektu la tagon, kiun en sankteco elektis Tiu, kiu ĉion vidas. 3 Sed la krimegulo demandis: Ĉu en la ĉielo estas la Sinjoro, kiu ordonis festi la sabaton? 4 Ili firme respondis: La vivanta Sinjoro mem estas en la ĉielo; kaj Li ordonis festi la sepan tagon. 5 Tiam li diris: Kaj mi estas la sinjoro sur la tero, kaj mi ordonas kapti la armilojn kaj plenumi la ordonon de la reĝo. Tamen li ne sukcesis plenumi sian kriman intencon. 6 Nikanor, plena je fanfaronado, jam decidis, ke li starigos monumenton el la predo, kiun li akiros de la homoj de Judas. 7 Sed la Makabeo daŭre kun firma fido kredis, ke la Sinjoro helpos lin. 8 Li admonis siajn soldatojn, ke ili ne teruriĝu ĉe la atako de la nacianoj, sed ĉiam memoru pri la helpo, kiun la ĉielo jam multfoje donis al ili. Ankaŭ nun ili fidu je la venko, kiun sendas al ili la Ĉiopovanto. 9 Li kuraĝigis ilin per vortoj el la leĝo kaj la profetoj, ankaŭ memorigis pri antaŭaj bataloj, kiujn ili travivis, kaj tiel li firmigis ilian kuraĝon. 10 Entuziasmiginte ilin, li samtempe montris al ili la ŝanceliĝemon kaj la ĵurrompadon de la nacianoj. 11 Ĉiun el ili li tiel armis, ne per la sekureco, kiun donas ŝildoj aŭ lancoj, sed per tiu, kiu fluas el bonaj paroloj. Krom tio ĉiujn li ĝojigis per la rakontado de kredinda sonĝo. 12 Jen kion li vidis: Onias, la estinta ĉefpastro, homo nobla kaj bona, modesta en la ĉiutagaj rilatoj, milda laŭ karaktero, inda en siaj paroloj, kiu de plej frua junaĝo praktikis ĉiujn virtojn, – tiu Onias preĝis kun etenditaj brakoj por la tuta popolo de la Judoj. 13 Poste aperis al li alia viro en la sama pozo; li estis rimarkinda pro siaj grizaj haroj kaj granda indeco. Admirinda kaj vere nobla majesto radiis el li. 14 Onias ekparolis: Tiu estas amiko de siaj fratoj! Jeremia li estas, Dia profeto, kiu insiste preĝas por la popolo kaj la sankta urbo. 15 Jeremia etendis la dekstran manon kaj donis al Judas oran glavon, kaj transdonante ĝin li diris: 16 Prenu tiun sanktan glavon kiel donacon de Dio: per ĝi vi neniigos la malamikojn. 17 La vortoj de Judas kuraĝigis la junulojn, ĉar ili estis belaj kaj sufiĉe potencaj por instigi al braveco. Ili decidis ne starigi tendaron, sed kuraĝe tuj ataki kaj plej persisteme batalante alproksimigi la finan decidon, ĉar la urbo, la sanktaĵoj kaj la templo estas en danĝero. 18 Ili ja timis malpli pro edzinoj, infanoj, fratoj kaj parencoj, ol pro la sankta templo. 19 Ne malpli granda konsterno regis inter la homoj, kiuj postrestis en la urbo. Ili zorgis pri la batalkampo. 20 Ĉiuj atendis la baldaŭan decidon. La malamikoj alproksimiĝis, ilia armeo en batalordo antaŭeniris: la elefantoj sur oportunaj lokoj, la rajdistaro sur la flankoj. 21 La Makabeo vidis tute apude stari tiun amason, tiujn buntajn armilojn kaj la sovaĝan aspekton de la bestoj, kaj li etendis la brakojn al la ĉielo kaj alvokis la Sinjoron, kiu faras miraklojn, konvinkita, ke ne laŭ armiloj, sed laŭ propra volo Dio donas la venkon al tiuj, kiuj indas je ĝi. 22 Li preĝis jene:
Vi, Sinjoro, kiu en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, sendis Vian anĝelon, kiu neniigis preskaŭ cent okdek kvin mil homojn el la armeo de Sanĥerib, 23 ankaŭ nun, ho Vi, Sinjoro de la ĉieloj, Vi sendu bonan anĝelon antaŭ ni, por ke li semu timon kaj teruron. 24 Via potenca brako faligu tiujn, kiuj kun surbuŝe blasfemoj venis por ataki Vian sanktan popolon.
Je tio li finis sian preĝon. 25 La homoj de Nikanor ekmarŝis antaŭen dum sonis trumpetoj kaj batalkantoj. 26 Tiuj de Judas, kontraŭe, atakis la malamikojn kun petega preĝo sur la lipoj. 27 Batalante per la manoj kaj enkore preĝante al Dio, ili faligis minimume tridek kvin mil homojn, tre ĝojante pro la evidenta helpo de Dio. 28 Kiam, plenaj de ĝojo, postbatale ili revenis, ili trovis Nikanoron, kiu kuŝis senviva en plena armaĵo. 29 Post la kriado kaj konfuziĝo, kiu sekvis, en sia gepatra lingvo ili eklaŭdis la Sinjoron. 30 La viro, kiu korpe kaj anime dediĉis ĉiujn siajn fortojn al la defendo de siaj samgentanoj, kaj kiu de junaĝo gardis tiun kompletan sindonemon al sia popolo, ordonis detranĉi al Nikanor la kapon kaj la manon kune kun la brako, kaj porti tion al Jerusalem. 31 Alveninte tie, li kunvokis la samgentanojn kaj al la pastroj li petis ekstari antaŭ la altaro. Tiam li venigis la homojn de la citadelo 32 kaj montris al ili la kapon de la krimulo Nikanor kaj la manon, kiun la blasfemulo fierege etendis al la templo de la Ĉiopovanto. 33 Poste li ordonis eltranĉi al la malpiulo Nikanor la langon, kaj manĝigi ĝin pecon post peco al la birdoj; sed la manon li pendigis antaŭ la templo, kiel punon pro lia furiozeco. 34 Ĉiuj laŭdis la Sinjoron de la ĉielo, kiu tiel klare Sin montris, dirante: Benata estas Tiu, kiu Sian lokon protektis kontraŭ profanado. 35 La kapon de Nikanor Judas pendigis en la citadelo, kiel por ĉiuj evidentan signon pri la helpo de la Sinjoro. 36 Ĉiuj unuanime decidis, ke tiu tago nepre ne povas resti sen festado, kaj ke ĉiujare oni festu la dek-trian tagon de la dek-dua monato, kiu en la Aramea lingvo nomiĝas Adar, do unu tagon antaŭ la festo de Mordeĥaj. 37 Tio estis la okazaĵoj pri Nikanor. Kaj ekde tiu tempo la urbo estas posedata de la Hebreoj. Je tio ĉi mi finas mian rakonton. 38 Se ĝi estas interese kaj lerte verkita, tiam mi atingis tion, kion mi deziris; se tamen ĝi estas neperfekta kaj meznivela, do mi almenaŭ faris laŭ miaj ebloj. 39 Estas same malutile nur trinki vinon aŭ nur trinki akvon, sed kiel vino miksita kun akvo estas bongusta kaj plezuriga, same tiel ankaŭ estas la arta kunmetado en la rakonto, kiu ĉarmas la menson de tiuj, kiuj legas ĝin. Je tio mi finas.

<<    Ĉapitro: 15



supren al la komenco de la paĝo