Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 14    >>


1 Tri jarojn poste la homoj de Judas eksciis, ke Demetrio, filo de Seleŭko, kun potenca armeo kaj floto alvenis en la havenon de Tripolo. 2 Li mortigis Antioĥon kaj ties kuratoron Lisias kaj ekposedis la landon. 3 Certa Alkimo, kiu pli frue estis ĉefpastro, libervole sin estis malpuriginta dum la enkondukado de fremdaj kutimoj. Li vidis, ke por li restas neniu savebleco kaj ke neniam li plu povos ofici ĉe la sankta altaro. 4 En la jaro cent kvindek unu li iris al reĝo Demetrio kaj prezentis al li oran kronon, palmbranĉon kaj faskon da olivbranĉoj, kiel estas kutimaj ĉe la templo. Tiun tagon li faris nenion alian. 5 Sed kiam Demetrio lin invitis al kunveno de la konsilantaro, li trovis konvenan okazon por eluzi ilin por siaj frenezaj intencoj. Demandite pri la sinteno kaj la planoj de la Judoj, li respondis: 6 Tiuj el inter la Judoj, kiujn oni nomas la Ĥasidoj, kaj kiujn gvidas Judas Makabeo, instigadas al milito kaj ribelo kaj ne toleras, ke la regno estu en paco. 7 Tial, senigite de mia hereda posteno (mi parolas pri la ĉefpastreco), mi venis ĉi tien, 8 unuavice kun sincera intereso pri la aferoj de la reĝo, sed ankaŭ zorgante pri miaj samgentanoj; ĉar pro la malprudento de la ĵus menciitoj nia tuta popolo devas multe suferi. 9 Ĉar, ho reĝo, vi nun scias pri ĉiuj ĉi aferoj, protektu do nian landon kaj nian premitan popolon, laŭ la homamo, kiun tiel volonte vi montras al ĉiuj. 10 Ĉar ĝis kiam vivos Judas, ne estos paco en la regno. 11 Post tiuj vortoj, la ceteraj amikoj de la reĝo, kiuj kontraŭis Judason, rapide prenis sian ŝancon kaj ankoraŭ pli incitis Demetrion. 12 Tiu tuj invitis Nikanoron, kiu pli frue komandis la elefantojn, kaj nomumis lin generalo de Judujo 13 kun la tasko pereigi Judason, dispeli ties sekvantojn kaj reenoficigi Alkimon kiel ĉefpastron de la plej granda templo. 14 La nacianoj, kiuj siatempe fuĝis antaŭ Judas el Judujo, nun amase kolektiĝis ĉirkaŭ Nikanor, opiniante ke malfeliĉo kaj malvenko de la Judoj povos alporti al ili nur avantaĝon.

15 Kiam la Judoj eksciis, ke proksimiĝas Nikanor kaj ke kune kun li alvenas la nacianoj, ili ŝutis polvon al si sur la kapojn kaj preĝis al Tiu, kiu kreis Sian popolon por ĉiam kaj kiu evidente protektas Sian heredaĵon. 16 Je ordono de sia gvidanto ili tuj ekmarŝis de tie, kaj apud la vilaĝo Desaŭ ili ekbatalis kontraŭ la malamikoj. 17 Simon, frato de Judas, kunfrapiĝis kun Nikanor, sed malrapide retiriĝis, plene surprizite de la subita apero de la kontraŭulo. 18 Tamen kiam Nikanor aŭdis, kiel bravaj estas la soldatoj de Judas kaj kiel ili luktas por la patrujo, li hezitis decidi la aferon per sangoverŝado. 19 Tial li sendis Pozidonion, Teodoton kaj Matatiason por pritraktado pri paco. 20 Post profunda pripensado, la gvidanto prezentis la kondiĉojn al la armeo. Unuanime oni akceptis la interkonsenton. 21 Oni fiksis la tagon, en kiu la gvidantoj de ambaŭ flankoj renkontiĝos. De ambaŭ flankoj alproksimiĝis militveturiloj kaj en la mezo oni starigis seĝojn. 22 En oportunaj lokoj Judas postenigis armitajn soldatojn, ĉar li timis insidan atakon de la malamiko; sed la intertraktadoj okazis en bona etoso. 23 Poste Nikanor restis en Jerusalem kaj li faris nenion malbonan. La homamasojn, kiuj ĉirkaŭis lin, li forsendis. 24 Senĉese li havis Judason en sia apudeco kaj li montris al li sinceran estimon. 25 Li konsilis Judason, ke li edziĝu por havi infanojn. Kaj Judas edziĝis, fartis bone kaj ĝuis la vivon.

26 Alkimo rimarkis ilian reciprokan amikecon. Li havigis al si la faritajn interkonsentojn kaj iris al Demetrio, al kiu li akuzis Nikanoron pri ŝtatperfido, ĉar tiu nomumis Judason, tiun malamikon de la regno, sia posteulo. 27 La reĝo koleriĝis kaj, incitite de la kalumnio de tiu malnoblulo, li skribis al Nikanor, ke li estas grave malkontenta pri la faritaj interkonsentoj, kaj li ordonis, ke senprokraste oni venigu la Makabeon – katenitan – al Antioĥio. 28 Nikanor konsterniĝis pro tio ĉi; li tre malemis nuligi la interkonsentojn, se Judas faris nenion malbonan. 29 Sed ĉar tamen li ne povis kontraŭi la reĝon, li atendis konvenan okazon por per ruzo plenumi la ordonon. 30 La Makabeo siaflanke rimarkis, ke Nikanor fariĝas malpli konfidenca al li, kaj ke dum iliaj renkontiĝoj li kondutas malpli afable. Li kredis, ke tiu retiriĝemo aŭguras nenion bonan. Li kolektis multe el siaj sekvantoj kaj sin kaŝis por Nikanor. 31 Kiam la alia rimarkis, ke Judas superruzis lin, li iris al la plej granda kaj sankta templo ĝuste, kiam la pastroj prezentis la kutimajn oferojn, kaj postulis ke ili transdonu al li la viron. 32 Kvankam ili ĵuris al li, ke ili ne scias, kie estas la serĉato, 33 li etendis la manon al la templo, kaj ĵuris:
Se vi Judason ne katenitan transdonos al mi, mi ĝisfunde neniigos tiun ĉi templon de Dio kaj mi detruos la altaron, kaj mi konstruos ekzakte samloke imponan templon por Dionizo.

34 Tion dirinte li foriris. La pastroj levis la manojn al la ĉielo kaj alvokis Tiun, kiu ĉiam batalas por defendi nian popolon:

35 Ho Vi, Sinjoro de ĉio, Vi, kiu nenion bezonas kaj kiu volis, ke la templo de Via restado estu meze de ni: 36 sankta Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco, konservu por ĉiam kontraŭ profanado Vian domon, nur ĵus purigitan.

37 Al Nikanor oni denuncis certan Razison, unu el la pliaĝuloj de Jerusalem. Li amis siajn samgentanojn, ĝuis tre grandan estimon kaj pro lia boneco oni nomis lin patro de la Judoj. 38 En la pasinteco, dum la enkondukado de fremdaj kutimoj, li arde defendis la Judismon, dum en sia fervoro li eĉ riskis por tiu Judismo siajn korpon kaj vivon. 39 Nikanor deziris malkaŝe montri sian malamon kontraŭ la Judoj, kaj sendis pli ol kvincent soldatojn por kapti lin. 40 Li ja kredis, ke lia kaptiteco por ili estos grava bato. 41 Por konkeri la turon, la soldatoj provis trarompi la pordegon de la korto kaj petis fajron por bruligi la pordegon; Razis estis ĉiuflanke ĉirkaŭita. Li trapikis sin mem per glavo. 42 Li preferis morti honore ol fali en manojn de krimuloj kaj riski insultojn neindajn je lia nobleco. 43 Sed pro la hasto la piko ne estis ĝuste direktita. La soldatoj penetris tra la pordego. Kuraĝe li kuris eksteren, grimpis sur la muregon kaj sentime sin ĵetis malsupren, sur la amason. 44 Ili rapide disiĝis, tiel ke estiĝis libera spaco, kaj li falis meze sur la malplenan lokon. 45 Sed ankoraŭ li vivis. Brulante pro indigno, dum la sango kvazaŭ fonte fluis el liaj teruraj vundoj, li kuris meze tra la amason kaj stariĝis sur kruta roko. 46 Preskaŭ jam sensangiĝinte, li elŝiris el si la intestojn, kaptis tiujn ambaŭmane kaj ĵetis ilin sur la amason. Ĉe tio li petis la Sinjoron de la vivo kaj la animo, ke Tiu redonu ilin al li. Kaj tiel li mortis.

<<    Ĉapitro: 14    >>



supren al la komenco de la paĝo