Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: II. Makabeoj


<<    Ĉapitro: 3    >>


1 La loĝantoj de la sankta urbo vivis en kompleta paco kaj kiel eble plej bone observis la leĝojn, ĉar la ĉefpastro Onias estis pia homo kaj malamis la malbonon. 2 Okazis eĉ jam, ke la reĝoj mem honoris la sanktan lokon kaj glorigis la templon per imponaj donacoj. 3 Seleŭko, la reĝo de Azio, eĉ kovris el siaj enspezoj ĉiujn kostojn bezonatajn por la oferservado.

4 Sed certa Simon, el la tribo de Benjamin, administranto de la templo, malpaciĝis kun la ĉefpastro pri la kontrolo super la urbaj vendoplacoj. 5 Ne povante venki Oniason en tiu ĉi disputo, li iris al Apolonio de Tarso, la tiutempa reganto de Celesirio kaj Fenicio. 6 Li rakontis al li, ke la trezorejo en Jerusalem estas plena je nemezureblaj riĉaĵoj, tiel ke eĉ ne estas eble prikalkuli ĝian sumon, kaj ke multoble ĝi superas la elspezojn por la oferoj; sekve ekzistas la ebleco, ke la reĝo ekposedos ĉion ĉi. 7 En kunveno kun la reĝo, Apolonio informis lin pri tio, kion li eksciis pri la trezoroj. La reĝo alvokis Heliodoron, sian aferŝarĝiton, kaj sendis lin kun la ordono konfiski la tutan trezoron.

8 Heliodoro tuj ekvojaĝis, laŭŝajne por viziti la urbojn de Celesirio kaj Fenicio, sed fakte por plenumi la ordonon de la reĝo. 9 Alveninte al Jerusalem, li tie estis tre afable akceptita de la ĉefpastro. Li rakontis, kion oni malkaŝis kaj kio estis la vera celo de lia vizito. Li ankaŭ demandis, ĉu la onidiroj pri la trezoroj estas ĝustaj. 10 La ĉefpastro klarigis al li, ke la trezorejo enhavas deponaĵojn de vidvinoj kaj de orfoj, 11 sed parto apartenas al Hirkano, filo de Tobias, kiu okupas altrangan postenon. – Do komplete mensogis la malpia Simon. – La tuta trezoro estas nur kvarcent talantoj da arĝento kaj ducent talantoj da oro. 12 Sed oni ja neniel povus permesi, ke oni defraŭdu al tiuj, kiuj konfidis sian havaĵon al la sankteco de la loko kaj al la honorateco kaj netuŝebleco de la templo, kiun estimas la tuta mondo. 13 Al tio Heliodoro kontraŭmetis la ordonon de la reĝo, kaj diris, ke tamen tiu mono devas esti transportita al la reĝa trezorejo. 14 En la fiksita tempo, li sin prezentis ĉe la trezorejo por tie fari inspekton. Dume, la urbon ekkaptis paniko.

15 La pastroj, vestitaj en la sanktaj vestaĵoj, kliniĝis vizaĝaltere antaŭ la altaro, petegante la ĉielon, ke Tiu, kiu establis la leĝon pri deponaĵoj, nun do konservu ilin netuŝeblaj por tiuj, kiuj ĉi tie ilin deponis. 16 Kiu alrigardis la ĉefpastron kaj ties vizaĝon, tiu havis la senton, kvazaŭ tuj krevus al li la koro; lia aspekto kaj la paleco de lia vizaĝo respegulis la internan ĉagrenon de lia animo. 17 Teruro kaj timtremo ja ekkaptis la homon. Tiel estis tre klare por ĉiu, kiu lin rigardis, kia doloro ekposedis lian koron. 18 Amase la homoj elkuris el la propraj domoj, por kune preĝi, ĉar al la sankta loko minacas profanado. 19 La virinoj, en funebraj vestaĵoj, ligitaj sub la mamoj, plenigis la stratojn. La knabinoj, kiuj kutime estis tenataj en la domoj, kuris al la pordegoj, aliaj sur la muregojn, kaj kelkaj elkliniĝis el la fenestroj: 20 kaj ĉiuj elstreĉis la manojn al la ĉielo kaj preĝadis. 21 Estis kompatveka vidaĵo, kiel ĉiuj sendistinge kliniĝis vizaĝaltere, kaj kiel afliktiĝis la ĉefpastro. 22 Dum ili preĝis al la ĉiopova Sinjoro, ke sekure kaj netuŝeble Li gardu la valoraĵojn de tiuj, kiuj ilin deponis,

23 Heliodoro siaflanke ekplenumis sian decidon. 24 Li jam troviĝis kun sia korpo-gvardio proksime al la trezorejo, kiam la Sinjoro de la spiritoj kaj de ĉiu potenco Sin tiel forte malkaŝis, ke ĉiuj, kiuj kuraĝis akompani lin, teruriĝis: frapite de Dia forto ili perdis forton kaj kuraĝon. 25 Aperis al iliaj okuloj ĉevalo riĉe jungita, sur kiu rajdis terura rajdisto. Ĝi impete galopis al Heliodoro kaj ekatakis lin per la antaŭaj hufoj. La rajdanto ŝajne portis oran kirason. 26 Krome, oni rimarkis du junulojn, kiuj distingiĝis per sia forto, eksterordinara beleco kaj imponaj vestaĵoj. Ili ekstaris je ambaŭ flankoj de Heliodoro kaj skurĝis lin senhalte, multfrape. 27 Heliodoro subite teren falis kaj ĉirkaŭvolvis lin profunda mallumo. Oni levis lin kaj metis lin en portoseĝon. 28 Nur ĵus kun multnombra sekvantaro kaj tuta korpo-gvardio li eniris la menciitan trezorejon, kaj jen tute senhelpa li estis forportita de homoj, kiuj malkaŝe rekonis la potencon de Dio. 29 Tiel li kuŝis, de Dia forto senigita de parolo, sen iu espero pri saviĝo, 30 sed la Judoj laŭdegis la Sinjoron, kiu glorigis Sian sanktan lokon. Kaj la templo, kiu antaŭ momento estis plena je paniko kaj teruro, dank' al la malkaŝiĝo de la ĉiopova Sinjoro pleniĝis per granda ĝojo.

31 Baldaŭ kelkaj el la sekvantaro de Heliodoro venis al Onias kun la peto, interveni ĉe la Plejaltulo, ke Li lasu la vivon al la agonianto. 32 Pro timo, ke la reĝo povus suspekti la Judojn pri perfido kontraŭ Heliodoro, la ĉefpastro do prezentis oferon por lia saviĝo. 33 Dum la ĉefpastro faris la pentoferon, denove al Heliodoro aperis la samaj junuloj, vestitaj en la samaj vestaĵoj. Ili diris al li: Kore vi danku al ĉefpastro Onias, ĉar pro li la Sinjoro redonas al vi la vivon. 34 Jen vi, punita de la ĉielo, rakontu al ĉiuj pri la granda potenco de Dio. Tion dirinte ili malaperis. 35 Heliodoro prezentis oferon al la Sinjoro kaj faris plej solenajn promesojn al Tiu, kiu redonis al li la vivon. Amike li adiaŭis de Onias kaj kun siaj soldatoj li reiris al la reĝo. 36 Antaŭ ĉiuj li atestis pri la grandaj agoj de la plejalta Dio, kiujn propraokule li vidis. 37 Kiam la reĝo demandis Heliodoron, kiun estus konvene sendi ankoraŭ al Jerusalem, li respondis: 38 Se vi havas malamikon aŭ ŝtatperfidulon, sendu lin tien, kaj vi rericevos lin skurĝ-batita, se li almenaŭ sukcesos saviĝi, ĉar tiun lokon vere ŝirmas iu Dia potenco. 39 Tiu, kiu loĝas en la ĉielo, gardas kaj protektas tiun lokon kaj Li skurĝ-batas kaj ekstermas tiujn, kiuj venas tien kun malbonaj intencoj. 40 Tio okazis al Heliodoro kaj tiel estis savita la trezorejo de la templo.

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo