Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Baruĥ


Ĉapitro: 1    >>


1 Tio ĉi estas la libro, kiun verkis Baruĥ, filo de Nerija, filo de Maĥseja, filo de Cidkija, filo de Ĥasadja, filo de Ĥilkija. 2 Estis en Babel, en la kvina jaro, en la sepa tago de la monato, en la momento, kiam la Ĥaldeoj konkeris kaj bruligis Jerusalemon. 3 Baruĥ voĉlegis la vortojn de tiu ĉi libro al Jeĥonja, filo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, kaj al la tuta popolo, kiu venis por aŭskulti: 4 la nobeloj, la princoj, la pliaĝuloj kaj ĉiuj ceteraj, junaj kaj maljunaj, kiuj loĝis en Babel, laŭ la bordoj de la rivero Sud. 5 Ili ploris, ili fastis kaj preĝis al la Sinjoro. 6 Ili ankaŭ kunigis monon, ĉiu laŭ sia ebleco, 7 kaj sendis tion al Jerusalem, por la pastro Joaĥim, filo de Ĥilkija, filo de Ŝalom, por la ceteraj pastroj kaj por ĉiuj homoj, kiuj estis kun ili en Jerusalem. 8 En la deka tago de la monato sivan Baruĥ jam ricevis la rabitajn trezorojn de la templo por reirigi ilin al Judujo. Tio estis la arĝentaĵo, kiun Cidkija, filo de Joŝia, reĝo de Judujo, farigis 9 post kiam reĝo Nebukadnecar de Babel el Jerusalem al Babel forkondukis Jeĥonjan kaj la princojn, la sklavojn, la gravulojn kaj la popolon de la lando. 10 Ili skribis al ili: Kun tio ni sendas al vi monon; aĉetu por tio bruloferojn, pekoferojn kaj incensoferojn, kaj preparu farunoferojn; kaj alportu ilin sur la altaro de la Sinjoro, nia Dio. 11 Preĝu por la vivo de reĝo Nebukadnecar de Babel kaj de lia filo Baltasar, por ke ili vivu tiel longe, kiel estos la ĉielo super la tero. 12 Preĝu al la Sinjoro, ke Li donu al ni forton kaj lumigu niajn okulojn, por ke ni povu vivi sub la ŝirmo de reĝo Nebukadnecar de Babel kaj de lia filo Baltasar, ke longtempe ni povu servi al ili kaj trovi gracon antaŭ ili. 13 Preĝu krome por ni al la Sinjoro, nia Dio, ĉar ni pekis kontraŭ la Sinjoro, nia Dio, kaj ĝis nun Li ne forturnis de ni Sian akran koleron. 14 En la templo vi voĉlegu ĉi tiun libron, kiun ni sendas al vi; oni legu ĝin en festotagoj kaj en ĝustaj momentoj. 15 Diru: La Sinjoro, nia Dio, estas prava, sed ni havas la hontoruĝon sur la vizaĝo ĝis hodiaŭ, ni, loĝantoj de Judujo kaj Jerusalem, 16 niaj reĝoj kaj nobeloj, niaj pastroj kaj profetoj kaj niaj patroj: 17 ni pekis kontraŭ la Sinjoro 18 kaj malobeemaj ni estis, ni ne aŭskultis la voĉon de la Sinjoro Dio, nek vivis laŭ la ordonoj, kiujn Li donis al ni. 19 De la tempo, kiam la Sinjoro elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ĝis hodiaŭ ni estis malobeemaj al la Sinjoro, nia Dio, kaj en nia leĝeranimeco ni ne aŭskultis Lian voĉon. 20 Tial ĝis hodiaŭ trafis nin la katastrofoj kaj la malbenoj, kiujn la Sinjoro per Moseo igis antaŭdiri, en la tagoj de la eliro de niaj patroj el Egiptujo al la lando de lakto kaj mielo. 21 Sed ni ne aŭskultis la voĉon de nia Dio en ĉiuj vortoj de la profetoj, kiujn li sendis al ni. 22 Obstine ni iris nian propran vojon, servis aliajn diojn kaj faris tion, kio estas malbona en la okuloj de la Sinjoro, nia Dio.

Ĉapitro: 1    >>



supren al la komenco de la paĝo