Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Baruĥ


<<    Ĉapitro: 2    >>


1 Tial pri ni la Sinjoro efektivigis la minacon, kiun Li antaŭdiris kontraŭ ni, kontraŭ la juĝistoj, kiuj juĝis super Izrael, kontraŭ niaj reĝoj kaj nobeloj, kaj kontraŭ tuta Izrael kaj Judujo. 2 Nenie sub la ĉielo Li faris ion similan al tio, kion Li faris en Jerusalem – ekzakte kiel estas skribite en la leĝo de Moseo; 3 ĉiu el ni estis devigita manĝi la karnon de siaj propraj filoj kaj filinoj. 4 Li transdonis ilin al ĉiuj ĉirkaŭaj reĝlandoj kiel objekton de mokado kaj kiel timigan ekzemplon inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe, inter kiujn dividis ilin la Sinjoro. 5 Sklavoj ni estis anstataŭ regantoj, ĉar ni pekis kontraŭ la Sinjoro, nia Dio, kaj ni ne aŭskultis Lian voĉon. 6 La Sinjoro, nia Dio, estas prava, sed ni havas la hontoruĝon sur la vizaĝo ĝis hodiaŭ, ni kaj niaj patroj. 7 Ĉiu malbono, per kiu la Sinjoro minacis nin, okazis al ni. 8 Ni ne preĝis al la Sinjoro, kaj ni ne volis deiri de niaj malbonaj intencoj. 9 Sed la Sinjoro maldormis kaj igis siajn malfeliĉojn trafi nin, ĉar la Sinjoro estas justa en ĉio, kion al ni Li faris. 10 Ni ne aŭskultis Lian voĉon kaj ne vivis laŭ la ordonoj de la Sinjoro, kiujn Li donis al ni. 11 Kaj nun, Sinjoro, Dio de Izrael, kiu elkondukis Vian popolon el Egiptujo per forta mano, sub signoj kaj mirakloj, per granda potenco kaj etendita brako; per tio Vi akiris ja grandan nomon ĝis hodiaŭ: 12 Ni pekis, ni estis malpiaj, ni estis maljustaj, Sinjoro nia Dio, malgraŭ ĉiuj Viaj ordonoj. 13 Sed deturnu de ni Vian koleron: jam restas de ni tiel malmultaj inter la popoloj, inter kiujn Vi disigis nin. 14 Sinjoro, aŭskultu nian preĝadon, niajn petegojn, kaj savu nin pro Via nomo, kaj donu al ni, ke gracon ni trovos ĉe tiuj, kiuj forkondukis nin. 15 Tiam scios la tuta tero, ke Vi, Sinjoro, estas nia Dio. Izrael kaj lia idaro ja portas Vian nomon. 16 Malsupren rigardu el Via sankta loĝejo, Sinjoro, kaj atentu pri ni; klinu Viajn orelojn kaj aŭskultu, 17 malfermu Viajn okulojn, Sinjoro, kaj rigardu, ĉar ne la mortintoj en Hadeso honoros la Sinjoron aŭ laŭdos Lian justecon: ĉar ili ja perdis la vivon el sia internaĵo. 18 Sed homoj, plenaj je ĉagreno, humiligitaj kaj malfortaj, kun rompitaj okuloj kaj koro malsatanta: tiuj honoros Vin, Sinjoro, kaj laŭdos Vian justecon! 19 Ne pro la meritoj de niaj patroj aŭ niaj reĝoj ni kuraĝas preĝi al Vi, Sinjoro nia Dio, 20 ĉar prave Vi faligis Vian akran koleron sur nin, kiel Vi antaŭdiris per Viaj servantoj la profetoj: 21 Tion diras la Sinjoro: Kurbigu vian nukon kaj submetiĝu al la reĝo de Babel; tiam vi plu loĝos en la lando, kiun al viaj patroj Mi donacis. 22 Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Sinjoro kaj ne submetiĝos al la reĝo de Babel, 23 tiam en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem Mi silentigos la gajajn ĝojkriojn kaj la kantadon por fianĉo kaj fianĉino. La tuta lando fariĝos dezerto sen loĝantoj. 24 Sed ni ne aŭskultis Vian voĉon, ni ne submetiĝis al la reĝo de Babel, kaj Vi efektivigis la minacojn, kiujn Vi diris per Viaj servantoj la profetoj: la ostojn de niaj reĝoj kaj de niaj patroj oni elprenis el iliaj tomboj. 25 Kaj jen ĉie ili kuŝis dismetitaj, dumtage en la varmego, dumnokte en la malvarmo. Multaj pereis per grandaj katastrofoj, malsato, milito kaj pesto. 26 La domon, super kiu oni alvokis Vian nomon, Vi ŝanĝis en tion, kio nun ĝi estas, pro la malboneco de Izrael kaj Judujo. 27 Tamen, Sinjoro nia Dio, Vi agis al ni laŭ Via graco kaj laŭ Via granda kompatemo. 28 Tion Vi ja diris per Moseo en la tago, kiam Vi ordonis al li skribi Vian leĝon por la Izraelidoj: 29 Se vi ne aŭskultos Mian voĉon, tiam ĉi tiu granda multnombra amaso fariĝos tre malgranda inter la popoloj, al kiuj Mi disigos ilin. 30 Mi scias, ke ili ne aŭskultos Min, ĉar tiu ĉi popolo estas obstina. Sed en la lando de sia kaptiteco ili rekonsciiĝos 31 kaj rekonos, ke Mi, la Sinjoro, estas ilia Dio. Kaj Mi donos al ili koron kaj orelojn, kiuj aŭskultos. 32 Tiam en la lando de sia kaptiteco ili laŭdos Min kaj memoros Mian nomon. 33 Ili returniĝos de sia obstineco kaj de siaj pekoj, konsciante, kion misfaris iliaj patroj kontraŭ la Sinjoro. 34 Tiam Mi rekondukos ilin al la lando, kiun Mi ĵure promesis al iliaj patroj, al Abraham, Isaak kaj Jakob. Kaj tie ili regos denove. Kaj Mi faros ilin multnombraj, kaj neniam ili plu malpliiĝos. 35 Mi starigos kun ili eternan interligon: Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Neniam Mi plu forpelos Mian popolon Izrael el la lando, kiun Mi donis al ili.

<<    Ĉapitro: 2    >>



supren al la komenco de la paĝo