Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Baruĥ


<<    Ĉapitro: 3    >>


1 Ĉiopovanta Sinjoro, Dio de Izrael, en mia mizero kaj en mia malfeliĉo mi vokis al Vi. 2 Aŭskultu min, Sinjoro, kaj kompatu, ĉar ni pekis kontraŭ Vi. 3 Eterne Vi regas sur Via trono, sed ni daŭre pereadas. 4 Ĉiopovanta Sinjoro, Dio de Izrael, aŭskultu la preĝon de la mortintoj de Izrael, de la filoj de tiuj, kiuj pekis kontraŭ Vi, kiuj ne aŭskultis la voĉon de la Sinjoro, ilia Dio. Tial trafis nin ĉi tiuj katastrofoj. 5 Ne memoru la misfarojn de niaj patroj, sed nur memoru Vian potencon kaj Vian nomon. 6 Vi ja estas la Sinjoro, nia Dio: Vin ni volas laŭdi, Sinjoro! 7 Vi ja metis la timon antaŭ Vi en niajn korojn, por ke ni alvoku Vian nomon. Tial ni Vin laŭdas en la lando de nia kaptiteco, ĉar ni forturniĝas plenkore de la misfaroj, kiujn kulpas kontraŭ Vi niaj patroj. 8 Jen, hodiaŭ ni ankoraŭ estas en la lando de nia kaptiteco, kien Vi dispelis nin kiel objekton de mokado, malbeno kaj hontigo, pro ĉiuj misfaroj de niaj patroj, kiuj forlasis la Sinjoron, nian Dion. 9 Aŭskultu, ho Izrael, la leĝon de la vivo; aŭskultu kaj lernu, kio estas scio. 10 Kial, Izrael, kial vi vivas en malamika lando, kial vi maljuniĝas en lando fremdula? 11 Kial vi estas malpura kvazaŭ la mortintoj, kial vi alkalkuliĝas al la loĝantoj de Hadeso? 12 Ĉar la fonton de la Saĝeco vi forlasis. 13 Se vi restus sur la vojo de Dio, tiam por ĉiam en paco vi loĝus. 14 Lernu, kie estas Saĝeco, kie forto, kie kompreno, kaj tiel samtempe vi lernu, kie la vivon vi trovos, multajn tagojn, lumon por la okuloj kaj pacon. 15 Sed kiu trovis Ŝian loĝejon, kiu penetris en Ŝiajn trezorejojn? 16 Kie nun estas la regantoj de la popoloj kaj tiuj, kiuj eĉ regis super la bestoj de la tero, 17 kiuj ludis kun la birdoj de la ĉielo, kiuj amasigis arĝenton kaj oron, je kiuj konfidas la homoj, kaj kies posedaĵo estis senlima, 18 kiuj tiel plenzorge forĝadis arĝenton, sen malkaŝi la sekreton de sia laboro? 19 Ili ĉiuj malaperis kaj malsupreniris en Hadeson, sed aliaj transprenis ilian lokon. 20 Junuloj vidis la lumon kaj plenigis la teron, sed ankaŭ ili ne konis la vojon de la Saĝeco, 21 nek komprenis pri Ŝiaj vojoj; iliaj idoj ankoraŭ pli devojiĝis. 22 En Kanaan nenio estis aŭdita pri Ŝi, kaj en Teman pri Ŝi nenio estis videbla. 23 Eĉ la idoj de Hagar, kiuj ĉie amasigas scion, la komercistoj de Meran kaj Teman, la poetoj de sentencoj, la serĉantoj pri scio, ne trovis la vojon al Saĝeco kaj scias nenion pri Ŝiaj vojoj. 24 Ho Izrael, kiel granda estas la domo de via Dio, kiel larĝa la teritorio de Lia potenco. 25 Granda ĝi estas kaj senfina, alta kaj nemezurebla. 26 Tie naskiĝis la Gigantoj, tiuj famuloj de pratempe, stature grandaj, lertaj en la batalo. 27 Sed ne ilin Dio elektis, ne al ili Li montris la vojon al Saĝeco. 28 Ĉiuj pereis pro nesufiĉo da kompreno, pereis pro ilia senscio. 29 Kiu supreniris al la ĉielo por tie kapti Ŝin por preni Ŝin malsupren por ni de super la nuboj? 30 Kiu iris trans la maron por malkovri Ŝin kaj trovis Ŝin kaj povis aĉeti Ŝin per elektita oro? 31 Neniu konas Ŝiajn vojojn, neniu malkovras Ŝiajn padojn. 32 Nur la Ĉioscianto konas Ŝin. Lia scio malkovris Ŝin. Li kreis la teron por eterne kaj plenigis ĝin per bestoj kvarpiedaj. 33 La lumon Li elsendas, kaj ĝi iras sian vojon, Li revokas ĝin, kaj ĝi obeas Lin timplene. 34 Ĝoje brilas ĉiuj steloj en ilia noktogardo, 35 Li vokas ilin, kaj ili diras: Jen ni estas! Ĝojplene ili brilas por Li, kiu ilin kreis. 36 Tio estas nia Dio, neniu alia povas rivali kun Li. 37 Ĉiujn vojojn de la scio Li kaptis, kaj Li montris ilin al Sia sklavo Jakob, al Izrael, kiun Li amas. 38 Post tio Ŝi aperis surtere kaj ekloĝis inter la homoj.

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo