Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Baruĥ


<<    Ĉapitro: 5


1 Jerusalem, demetu vian vestaĵon de mizero kaj funebro, vestu vin per la brila beleco de Dio por ĉiam. 2 Vestu vin per la mantelo de la Dia justeco, metu sur vian kapon la harligon de la gloro de la Eternulo. 3 Ĉar Dio deziras, ke brilu via beleco por ĉiuj sub la ĉielo. 4 Por eterne Dio vin nomas Paco-per-Justeco, Gloro-per-Pieco. 5 Leviĝu, Jerusalem, ekstaru sur la montosupro, kaj rigardu orienten: jen kuniĝas viaj idoj de okcidento ĝis oriento, laŭ la vorto de la sankta Dio, ĝojaj, ĉar Li denove memoras pri ili. 6 Piede ili foriris de vi, pelite de la malamikoj, sed honorplene Dio rekondukas ilin, kvazaŭ portatajn sur reĝa seĝo. 7 Dio ja ordonis ebenigi ĉiujn montojn kaj montetojn, kaj plenigi ĉiujn valojn, por ke la tuta lando fariĝu ebena, kaj ke Izrael iradu sekure en la gloro de Dio. 8 Kaj la arbaroj kaj ĉiu bonodora arbo donas ombron al Izrael, laŭ la ordono de Dio. 9 Ĉar Dio mem ĝoje gvidos Izraelon en la lumo de Sia gloro; akompanos Lia kompatemo kaj pardonemo.

<<    Ĉapitro: 5



supren al la komenco de la paĝo