Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Baruĥ


<<    Ĉapitro: 4    >>


1 Tio ĉi estas la libro de la ordonoj de Dio: Ŝi estas la leĝo, kiu staras por eterne. Kiuj observas Ŝin, tiuj vivos, kiuj ne sekvas Ŝin, tiuj trovas la morton. 2 Konvertiĝu, Jakob, kaj kaptu Ŝin, trovu vian vojon al la lumo en Ŝia brilo. 3 Ne fordonu vian gloron al aliaj, ne cedu vian privilegion al fremduloj. 4 Feliĉaj estas ni, Izrael, ĉar al ni Dio malkovris, kio plaĉas al Li. 5 Kuraĝon, mia popolo, kiu portas la nomon Izrael. 6 Al la nacioj vi estis vendita, sed ne por pereo. Ĉar Dion vi kolerigis, vi estis transdonita al viaj malamikoj; 7 ĉar Vian kreinton vi defiis, ĉar ne al Li, sed al demonoj vi oferis. 8 La eternan Dion, kiu vin nutris, vi forgesis; Jerusalemon, kiu edukis vin, vi ĉagrenis. 9 Ĝi vidis, ke la kolero de Dio vin trafas, kaj diris: Aŭskultu, najbaroj de Cion: grandan ĉagrenon Dio sendis sur min, 10 ĉar mi vidis miajn filojn kaj filinojn forkondukiĝi en kaptitecon, kiun sendis al ili la Eternulo. 11 Kun ĝojo mi edukis ilin, en larmoj kaj ĉagreno mi vidis ilin foriri. 12 Neniu mokridu pri mi, vidvino, forlasita de ĉiuj, soleca pro la pekoj de miaj infanoj, ĉar ili sin forturnis de la leĝo de Dio, 13 ne interesiĝis pri Liaj reguloj, ne iris laŭ la vojoj de la ordonoj de Dio nek sekvis la padojn de Lia justa instruo. 14 Estu bonvenaj, najbaroj de Cion, sed pensu pri la kaptiteco de miaj filoj kaj filinoj, kiun sendis al ili la Eternulo: 15 Li sendis kontraŭ ilin popolon de malproksime, senhontan popolon kun fremda lingvo, sen respekto por maljunuloj, sen kompato por infanoj. 16 La amatajn filojn de la vidvino ili forkaptis kaj senigis la solulinon de ŝiaj filinoj. 17 Kiel mi povus helpi al vi? 18 Ĉar Li, kiu sendis al vi tiujn malbonaĵojn, ankaŭ savos vin el la mano de viaj malamikoj. 19 Infanoj, iru for, iru do for! Mi ja postrestos sola. 20 La vestaĵon de la paco mi interŝanĝis por la sakaĵo de petegado. Mi vokos al la Eternulo dum mia tuta vivo. 21 Kuraĝon, infanoj, voku al Dio. Li savos vin de tiraneco, el la manoj de viaj malamikoj. 22 Mi atendas vian savon de la Eternulo, kaj ĝojo venis al mi de la Sanktulo, pro la kompato, kiu baldaŭ atingos vin de la Eternulo, via savanto. 23 En larmoj kaj malĝojo mi vidis vin foriri, sed je mia ĝojo kaj feliĉo Dio por ĉiam redonas vin. 24 La najbaroj de Cion vidis vin en kaptiteco; nun ili baldaŭ vidos vin savita de via Dio. Li venos al vi en la gloro kaj la brilo de la Eternulo. 25 Infanoj, pacience eltenu la koleron de Dio, kiu vin trafis. Via malamiko persekutis vin: baldaŭ vi vidos lian pereon kaj metos vian piedon sur lian nukon. 26 Miaj amataj infanoj devis iri neuzitajn vojojn, forkondukite kvazaŭ grego forkaptita de la malamiko. 27 Kuraĝon, infanoj, voku al Dio: kiu tion ĉi faris al vi, Tiu denove memoros pri vi. 28 Siatempe via sola penso estis forlasi Dion. Nun dekfoje pli urĝe serĉu Lin! 29 Ĉar kiu sendis al vi ĉiun ĉi tiun malbonon, Tiu ankaŭ liberigos kaj plenigos vin per eterna ĝojo. 30 Kuraĝon, Jerusalem: kiu donis al vi vian nomon, Tiu konsolos vin. 31 Ve al tiuj, kiuj mistraktis vin kaj ĝojis pro via falo. 32 Ve al la urboj, kie viaj infanoj estis sklavoj; ve al la urbo, kiu tenis viajn filojn kaptitaj. 33 Se ĝi eĉ ĝojis pro via pereo kaj jubilis pro via falo, nun ĝi funebros pro sia propra senhomeco. 34 Mi senigos ĝin je la gajeco de multnombra loĝantaro, ĝian fieron Mi ŝanĝos en ĉagrenon. 35 Ĉar la Eternulo elverŝas fajron sur ĝin dum multaj tagoj, kaj demonoj tie loĝos dum longa tempo. 36 Rigardu orienten, Jerusalem, jen venas la ĝojo, kiun Dio donas al vi. 37 Jen venas viaj filoj, kiuj vin forlasis: de oriento ĝis okcidento ili denove kuniĝas, laŭ la vorto de la sankta Dio, jubilante pro Lia gloro.

<<    Ĉapitro: 4    >>



supren al la komenco de la paĝo