Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Johano


<<    Ĉapitro: 2    >>


1 La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie; 2 ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo. 3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon. 4 Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis. 5 Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru. 6 Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj. 7 Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando. 8 Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. 9 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon, 10 kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun. 11 Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li. 12 Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj disĉiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn. 13 Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. 14 Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn; 15 kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn; 16 kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. 17 La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis. 18 La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion? 19 Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj. 20 La Judoj diris: Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj? 21 Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. 22 Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris. 23 Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. 24 Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn, 25 kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en la homo. ,1 Infanetoj miaj, ĉi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton ĉe la Patro, Jesuon Kriston, la justan; ,2 kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaŭ pro la tuta mondo. ,3 Kaj per ĉi tio ni scias, ke ni konas lin: se ni observas liajn ordonojn. ,4 Kiu diras: Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li; ,5 sed en ĉiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektiĝis la amo al Dio. Per ĉi tio ni scias, ke ni estas en li: ,6 kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis. ,7 Amataj, al vi mi skribas ne ordonon novan, sed malnovan ordonon, kiun vi havis de la komenco; la malnova ordono estas la vorto, kiun vi aŭdis. ,8 Ankaŭ mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; ĉar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas. ,9 Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraŭ ĝis nun. ,10 Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligaĵo. ,11 Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, ĉar la mallumo blindigis al li la okulojn. ,12 Mi skribas al vi, infanetoj, ĉar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo. ,13 Mi skribas al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, ĉar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, ĉar vi konas la Patron. ,14 Mi skribis al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, ĉar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon. ,15 Ne amu la mondon, nek la mondaĵojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li. ,16 Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo. ,17 Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne. ,18 Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi aŭdis, ke antikristo venas, jam leviĝis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo. ,19 De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; sed se ili el ni estus, ili restus ĉe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontriĝu, ke ili ĉiuj ne estas el ni. ,20 Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias ĉion. ,21 Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro tio, ke vi ĝin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la vero. ,22 Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon. ,23 Ĉiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaŭ la Patron. ,24 Vi do lasu resti en vi tion, kion vi aŭdis de la komenco. Se tio, kion vi aŭdis de la komenco, restos en vi, vi ankaŭ restos en la Filo kaj en la Patro. ,25 Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni: la vivo eterna. ,26 Ĉi tion mi skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la vojo. ,27 Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri ĉio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel ĝi vin instruis, vi restas en li. ,28 Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontriĝos, ni havu kuraĝon, kaj ne hontu antaŭ li ĉe lia alveno. ,29 Se vi scias, ke li estas justa, vi scias, ke ankaŭ ĉiu, kiu faras justecon, el li naskiĝis.

<<    Ĉapitro: 2    >>



supren al la komenco de la paĝo