Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Johano


<<    Ĉapitro: 3    >>


1 Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; 2 tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. 3 Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. 4 Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? 5 Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. 6 Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. 7 Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. 8 La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito. 9 Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi? 10 Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? 11 Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. 12 Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn? 13 Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo. 14 Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; 15 por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon. 16 Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17 Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18 Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. 19 Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. 20 Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. 21 Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio. 22 Post tio venis Jesuo kun siaj disĉiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis. 23 Johano ankaŭ baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj. 24 Ĉar Johano ankoraŭ ne estis ĵetita en malliberejon. 25 Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo. 26 Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li. 27 Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo. 28 Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li. 29 Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis. 30 Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi. 31 Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj. 32 Kion li vidis kaj aŭdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. 33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera. 34 Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton. 35 La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian manon. 36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas. ,1 Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, ĉar ĝi Lin ne konis. ,2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas. ,3 Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta. ,4 Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco. ,5 Kaj vi scias, ke li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li. ,6 Ĉiu, kiu restas en li, ne pekas; ĉiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas. ,7 Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa; ,8 kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo. ,9 Ĉiu, kiu naskiĝis de Dio, ne faras pekon, ĉar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, ĉar li naskiĝis de Dio. ,10 Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo: ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton. ,11 Ĉar jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian; ,12 ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? Ĉar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj. ,13 Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas. ,14 Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto. ,15 Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li. ,16 Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj. ,17 Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li? ,18 Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero. ,19 Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaŭ Li ,20 en ĉio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; ĉar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias ĉion. ,21 Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuraĝon antaŭ Dio; ,22 kaj ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, ĉar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio plaĉas antaŭ Li. ,23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon. ,24 Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni: per la Spirito, kiun Li donis al ni.

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo