Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Jona


Ĉapitro: 1    >>


1 Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante: 2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraŭ ĝi; ĉar iliaj malbonagoj leviĝis antaŭ Min. 3 Sed Jona leviĝis, por forkuri de antaŭ la Eternulo en Tarŝiŝon; li iris en Jafon, trovis ŝipon, forirontan al Tarŝiŝ, pagis pro la vojaĝo, kaj eniris en ĝin, por veturi kun ili al Tarŝiŝ, for de la Eternulo. 4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos. 5 La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj troviĝis en la ŝipo, oni ĵetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la ŝipo, kuŝiĝis, kaj endormiĝis. 6 Kaj aliris al li la ŝipestro, kaj diris al li: Kial vi dormas? leviĝu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos. 7 Kaj oni diris unu al alia: Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfeliĉo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan. 8 Tiam ili diris al li: Vi, pro kiu nin trafis ĉi tiu malfeliĉo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas? 9 Kaj li respondis al ili: Mi estas Hebreo: mi respektas la Eternulon, Dion de la ĉielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron. 10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li: Kion vi faris? Ĉar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaŭ la Eternulo, kiel li mem diris al ili. 11 Kaj ili diris al li: Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietiĝu por ni? ĉar la maro fariĝis ĉiam pli kaj pli malkvieta. 12 Li respondis al ili: Prenu min, kaj ĵetu min en la maron; tiam la maro kvietiĝos por vi; ĉar mi scias, ke pro mi trafis vin ĉi tiu granda ventego. 13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, ĉar la maro fariĝadis ĉiam pli kaj pli malkvieta kontraŭ ili. 14 Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de ĉi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; ĉar Vi, ho Eternulo, povas fari ĉion, kion Vi volas. 15 Kaj ili prenis Jonan kaj ĵetis lin en la maron; tiam la maro ĉesis koleri. 16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaŭ la Eternulo; kaj ili buĉis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn.

Ĉapitro: 1    >>



supren al la komenco de la paĝo