Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


Ĉapitro: 1    >>


1 En la dek-dua jaro de reĝo Nebukadnecar, kiu regis en la granda urbo Nineve super la Asirianoj, regis super la Medoj en Ekbatana Arfaksad. 2 Tiu konstruis ĉirkaŭ Ekbatana murojn el hakitaj ŝtonblokoj, tri ulnojn larĝaj kaj ses ulnojn longaj. Li faris la murojn sesdek ulnojn altaj kaj kvindek ulnojn larĝaj. 3 Kaj ĉe ĝiaj pordegoj li starigis turojn, je cent ulnoj altajn kaj ĉe la fundamento je sesdek ulnoj larĝajn. 4 Kaj li faris la pordegojn sepdek ulnojn altaj kaj kvardek ulnojn larĝaj por ebligi la eliradon de liaj elektitaj trupoj kaj por la paradoj de liaj piedirantoj. 5 En tiu tempo reĝo Nebukadnecar faris militon kontraŭ reĝo Arfaksad en la granda ebenaĵo, en la regiono de Ragaŭ. 6 Kolektiĝis je lia flanko ĉiuj loĝantoj de la montaro kaj ĉiuj, kiuj loĝis apud Eŭfrato, Tigris kaj Hidaspes kaj sur la ebenaĵo de la Elama reĝo Arjoĥ. Multaj popoloj kuniĝis por la batalo de la idoj de Ĥeleud.

7 Nebukadnecar, la reĝo de la Asirianoj, sendis delegitojn al ĉiuj loĝantoj de Persujo kaj al ĉiuj, kiuj loĝis ĉe la sunsubiro, al la loĝantoj de Kilikio, Damasko, Lebanon kaj Antilebanon, al ĉiuj, kiuj loĝis apud la maro, 8 kaj al ĉiuj popoloj de Karmel, Gilead, supera Galileo kaj la granda ebenaĵo de Jizreel, 9 kaj al ĉiuj en Samario kaj ĝiaj urboj, al ĉiuj trans Jordan ĝis Jerusalem, Betana, Ĥelus, Kadeŝ kaj la rivero de Egiptujo, al Tafnas kaj Rameses kaj la tuta lando Goŝen, 10 ja eĉ ĝis preter Tanis kaj Memfis, tuta Egiptujo ĝis la limoj de Etiopujo. 11 Sed ĉiuj loĝantoj de la tuta tero malŝatis la alvokon de Nebukadnecar, la reĝo de la Asirianoj, kaj ili ne kuniĝis al li por la milito: ili ja ne timis lin, ĉar por ili li estis kvazaŭ nur unuopulo. Ili senhonore resendis de si liajn delegitojn. 12 Kaj Nebukadnecar tre ekkoleris kontraŭ ĉiuj tiuj landoj, kaj li ĵuris je sia trono kaj je sia regno, ke li sin venĝos kontraŭ Kilikio, Damasko kaj Sirio kaj ke per sia granda glavo li ankaŭ neniigos ĉiujn loĝantojn de Moab, la Amonidojn, tutan Judujon kaj ĉiujn homojn de Egiptujo ĝis apud la du maroj.

13 Kaj en la dek-sepa jaro de sia regado li kunigis sian tutan armeon kontraŭ reĝo Arfaksad, kaj li venkis lin. Li neniigis la tutan potencon de Arfaksad, lian tutan rajdistaron kaj ĉiujn liajn batalĉarojn, 14 kaj li fariĝis mastro super liaj urboj kaj iris eĉ ĝis Ekbatana. Li konkeris ĝiajn turojn, prirabis la stratojn de la urbo kaj ŝanĝis ĝian brilon en honton. 15 Arfaksadon li kaptis en la montoj de Ragaŭ, trapikis lin per siaj ĉaslancoj kaj por ĉiam pereigis lian potencon. 16 Post tio li reiris kun sia tuta armeo, tiu tre granda amaso da soldatoj, al Nineve, kaj tie li festis kaj festenis kun siaj trupoj dum cent dudek tagoj.

Ĉapitro: 1    >>



supren al la komenco de la paĝo