Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 2    >>


1 En la dek-oka jaro de sia regado, en la dudeka tago de la unua monato, decidis Nebukadnecar, la reĝo de la Asirianoj, en sia domo, ke la tutan teron li punos ĝuste tiel, kiel li estis dirinta. 2 Kaj li kunvokis al si ĉiujn siajn servantojn kaj ĉiujn siajn gravulojn, kaj konigis al ili sian sekretan decidon; li verdiktis kompletan malbonon por la tero. 3 Kaj ili decidis mortigi ĉiujn homojn, kiuj ne obeis la vorton de lia buŝo.

4 Kiam li finis tiun ĉi konsiliĝadon, Nebukadnecar, la reĝo de la Asirianoj, vokis al si Holoferneson, la ĉefkomandanton de la armeo, kiu post li estis la dua en la regno, kaj li diris al li: 5 Tion ĉi diras la granda reĝo, la sinjoro de la tuta tero: Eliru de antaŭ mi, kaj kunprenu kun vi virojn, kies forto estas elprovita: cent dudek mil piedirantajn soldatojn kaj dek mil ĉevalojn kun rajdistoj. 6 Vi eliros kontraŭ ĉiuj okcidentaj landoj, ĉar ili malobeis la vorton de mia buŝo. 7 Kaj vi anoncos al ili, ke ili pretiĝu por doni al mi teron kaj akvon, ĉar en mia kolero mi eliros kontraŭ ili kaj mi kovros la tutan surfacon de la tero per la piedoj de mia potenca armeo kaj ilin mem mi donos kiel predon al miaj soldatoj. 8 Kaj iliaj falintoj plenigos la terfendojn de ilia lando, kaj iliaj torentoj kaj la fluantaj riveroj pleniĝos per iliaj mortintoj. 9 Kaj la militkaptitojn mi kondukos ĝis la finoj de la tero. 10 Ekiru do kaj jam kaptu por mi ilian tutan landon, kaj ili transdonos sin al vi, kaj vi konservos ilin por mi ĝis la tago, kiam mi venos venĝi min je ili. 11 Sed la malobeemajn via okulo ne indulgu: ilin vi transdonu al mortigo kaj prirabado en la tuta lando. 12 Mi ĵuras je mi mem kaj je la potenco de mia regno: ĉion, kion mi diris, mi faros per mia mano. 13 Eĉ ne pri unu el la ordonoj de via sinjoro vi malobeu, sed ĉion vi plenumu komplete tiel, kiel li ordonis, kaj la realigon vi ne prokrastu.

14 Kaj Holofernes eliris de antaŭ sia sinjoro kaj kunvokis al si ĉiujn regantojn, generalojn kaj estrojn de la armeo de Asirio. 15 Kaj li zorgeme elektis elprovitajn virojn por la armeo, ĝuste tiel, kiel lia sinjoro ordonis al li: cent dudek mil, kaj dek du mil rajdistojn kun pafarkoj. 16 Kaj li ordigis ilin laŭ la maniero, kiu estas kutima por militado. 17 Kaj li prenis kamelojn, azenojn kaj mulojn por transporti la bezonataĵojn, tre grandnombre, kaj ankaŭ ŝafojn, bovojn kaj kaprojn kiel provianton en nemezurebla kvanto, 18 kaj krome sufiĉe da manĝaĵoj por ĉiu viro, kaj tre multe da oro kaj arĝento el la domo de la reĝo. 19 Tiam li eliris kun sia tuta potenco por prepari la vojon al reĝo Nebukadnecar kaj por kovri la tutan surfacon de la tero ĝis okcidento per siaj batalĉaroj, rajdistoj kaj elektitaj trupoj. 20 Kaj granda amaso da ĉiuspecaj homoj akompanis ilin, kvazaŭ akridoj aŭ kvazaŭ la sablo de la tero; ĉar ilia nombro ne estis kalkulebla.

21 Ili foriris el Nineve dum tri tagoj direkte al la ebenaĵo de Bektilet. Je kelka distanco de Bektilet ili starigis sian tendaron, proksime al la monto en la nordo de supra Kilikio. 22 De tie li iris kun sia tuta potenco, siaj rajdistoj, siaj piedirantoj kaj siaj batalĉaroj, en la montaran regionon. 23 Kaj li batis Pudon kaj Ludon, prirabis ĉiujn idojn de Rasis kaj la Ismaelidojn, kiuj loĝis ĉe la rando de la dezerto sude de Ĥeleon. 24 Li atingis Eŭfraton, trapasis tra Mezopotamio kaj ruinigis ĉiujn fortikigitajn urbojn laŭ la torento Abrona ĝis la maro. 25 Poste la teritorion de Kilikio li atakis, kie li venkis ĉiujn, kiuj kontraŭstaris al li, kaj venis en la regionon de Jafet, en la sudo, apude al Arabio. 26 Ĉiujn Midjanidojn li enfermis, iliajn tendojn li bruligis kaj iliajn ŝafejojn li priŝtelis. 27 En la tagoj de la tritika rikolto li malsupreniris al la ebenaĵo de Damasko, kie ĉiujn kampojn li bruligis, la ŝafojn kaj bovojn li pereigis, la urbojn li senigis je ĉio rabinda, la ebenaĵojn li dezertigis kaj li batis ĉiujn junulojn per la akraĵo de sia glavo.

28 Timo kaj teruro pro li trafis ĉiujn, kiuj loĝis en Cidon kaj Tiro ĉe la marbordo, kaj ankaŭ la loĝantojn de Ŝur kaj Okina kaj la loĝantaron de Jamnia; ankaŭ la loĝantoj de Aŝdod kaj Aŝkelon tre timis lin.

<<    Ĉapitro: 2    >>



supren al la komenco de la paĝo