Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 16


1 Kaj Judit diris:
    Eksonigu por mia Dio per tamburoj,
    kantu por la Sinjoro kun cimbalmuziko,
    kanto kaj psalmo miksiĝu por Li,
    gloru kaj alvoku Lian nomon.
    2 Ĉar Dio estas la Sinjoro,
    kiu frakasas ĉiujn batalojn;
    en ilia tendaro, meze de la popolo,
    Li savis min el la manoj de miaj persekutantoj.
    3 Venis Asirio el la montoj de la nordo,
    venis kun dek miloj de sia armeo;
    ĝia amaso baris torentojn,
    ĝia rajdistaro kovris la montetojn.
    4 Li ĵuris, ke li forbruligos miajn landojn,
    miajn junulojn forprenos per la glavo,
    miajn suĉinfanojn teren ĵetos,
    miajn infanojn donacos kiel predon
    kaj miajn virgulinojn kiel militakiron.
    5 Sed la Sinjoro, la Plejpotenculo,
    neniigis ilin per la mano de virino.
    6 Ĉar ilia potenco falis ne per junaj viroj,
    ne filoj de Titanoj batis lin planken,
    ne altaj Gigantoj atakis lin,
    sed Judit, filino de Merari,
    paralizis lin per la beleco de sia vizaĝo.
    7 Ŝi demetis la vestaĵojn de sia vidvineco
    por levi la suferantojn de Izrael.
    Sian vizaĝon per ungvento ŝi ŝmiris,
    8 siajn harojn per kapzono ŝi ligis
    kaj robon el lino ŝi prenis por trompi lin.
    9 Ŝia sandaleto ravis liajn okulojn,
    ŝia beleco lian animon sklavigis
    kaj trairis la glavo lian nukon.
    10 Frostotremis pro ŝia kuraĝo la Persoj
    kaj la Medoj konsterniĝis pro ŝia kuraĝo.
    11 Tiam miaj humiligitoj levis la batalkrion, kaj ili ektimis;
    miaj senfortigitoj laŭte ekkriis, kaj ili konfuziĝis;
    ili levis siajn voĉojn, kaj ili forkuris.
    12 Ilin trapikis filoj de junulinoj,
    kiel filojn de forkurintaj sklavoj ili mortigis ilin,
    ili pereis en la batalo de mia Sinjoro.
    13 Novan kanton mi kantos por mia Dio.
    Ho Dio, granda Vi estas kaj glora,
    mirinda en Via forto, nesuperebla.
    14 Vin servu Via tuta kreitaĵaro;
    ĉar Vi parolis, kaj ili fariĝis,
    Vi elsendis Vian spiriton, kaj ili konstruiĝis.
    Estas neniu, kiu rezistas al Via voĉo.
    15 Montoj kaj maroj ĝis la fundamento skuiĝas,
    rokoj kiel vakso fandiĝas antaŭ Via vizaĝo;
    sed al tiuj, kiuj timas antaŭ Vi, Vi ankoraŭ estas tre kompatema.
    16 Ĉar bonodora oferaĵo en si mem estas malgranda,
    eĉ pli malgranda la sebo, brulofero por Vi,
    sed kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu estas granda por ĉiam.
    17 Ve al la popoloj, kiuj sin levas kontraŭ mia gento;
    la Sinjoro, la Plejpotenculo, ilin punos en la tago de l' juĝo.
    Fajron kaj vermojn Li venigos sur ilian karnon,
    kaj ili ploros pro doloro ĝis eterne.
18 Kiam ili venis en Jerusalemon, ili adorkliniĝis antaŭ Dio, kaj kiam la popolo estis purigita, ili alportis siajn bruloferojn kaj siajn libervolajn oferojn kaj donacojn. 19 Judit donis ĉiujn proprietaĵojn de Holofernes, kiujn la popolo donacis al ŝi, kaj ankaŭ la moskitokurtenon, kiun ŝi alproprigis el lia dormoĉambro, kiel votivaĵon al Dio. 20 Kaj dum tri monatoj la popolo festis en Jerusalem antaŭ la sanktejo, kaj Judit restis kun ili.

21 Post tio ĉiu denove reiris al sia propra hejmo. Judit foriris al Betulia kaj restis ĉe siaj posedaĵoj. Ankoraŭ dum sia vivo ŝi fariĝis fama en la tuta lando. 22 Kaj multaj viroj deziris ŝin, sed neniu viro intime konis ŝin dum ĉiuj tagoj de ŝia vivo, de la tago, en kiu ŝia edzo Manase mortis kaj estis kolektita al siaj patroj. 23 Kaj ŝi fariĝis tre maljuna kaj atingis la aĝon de cent kvin jaroj en la domo de sia edzo. Ŝi liberigis sian favoratan sklavinon. Ŝi mortis en Betulia, kaj oni enterigis ŝin en la kaverno de ŝia edzo Manase. 24 La tuta domo de Izrael sep tagojn funebris pri ŝi. Antaŭ sia morto ŝi ankoraŭ dividis siajn posedaĵojn inter ĉiuj plej proksimaj parencoj de sia edzo Manase kaj de sia propra parencaro. 25 Kaj neniu plu timigis la Izraelidojn en la tagoj de Judit, nek dum multaj tagoj post ŝia morto.

<<    Ĉapitro: 16



supren al la komenco de la paĝo