Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 15    >>


1 Kiam ankaŭ la soldatoj, kiuj ankoraŭ estis en la tendoj, tion aŭdis, ili komplete konfuziĝis pro la okazaĵo. 2 Paniko kaj timego ilin kaptis; neniu plu atentis pri sia najbaro, sed kvazaŭ elverŝiĝante ili diskuris sur ĉiuj vojoj de la ebenaĵo kaj de la montaro. 3 Ankaŭ tiuj, kiuj tendumis en la montaro ĉirkaŭ Betulia, sin turnis al la fuĝo. Kaj tiam ĉiuj bravaj Izraelidoj kune sin ĵetis sur ilin. 4 Kaj Uzija sendis homojn al Betomestaim, Bebe, Ĥobe kaj Kola, kaj al ĉiu regiono de Izrael, por sciigi, kio okazis, kaj por ke ĉiuj sin ĵetu sur la malamikojn, por neniigi ilin. 5 Kiam la Izraelidoj tion aŭdis, ili unuanime atakis kaj mortigis ilin ĝis Ĥobe. Ankaŭ el Jerusalem kaj el la tuta montaro oni venis, ĉar la senditoj rakontis al ili, kio okazis en la tendaro de iliaj malamikoj. La homoj de Gilead kaj el Galileo atakis ilin de la flanko. Ili grave trafis ilin, ĝis ili preterpasis Damaskon kaj ĝian teritorion. 6 La postrestintaj loĝantoj de Betulia sin ĵetis sur la tendaron de la Asirianoj kaj prirabis ĝin, kaj ili fariĝis tre riĉaj. 7 Kaj la Izraelidoj, kiuj revenis de la buĉado, ekkaptis la restaĵon. Ankaŭ la vilaĝoj kaj la bienoj en la montaro kaj sur la ebenaĵo havigis al si sufiĉe grandan militan predon; ĝia amaso ja estis tre granda.

8 Kaj Joaĥim, la ĉefpastro, kaj la pliaĝuloj de la Izraelidoj kiuj loĝis en Jerusalem venis por rigardi la bonajn aferojn, kiujn por Izrael faris la Sinjoro, kaj por vidi Juditon kaj deziri al ŝi pacon. 9 Kiam ili eniris al ŝi, unuanime ili ĉiuj benis ŝin kaj ili diris al ŝi: Vi estas la gloro de Jerusalem, vi estas la granda ĝojo de Izrael, vi estas la granda fiero de nia popolo. 10 Vi plenumis ĉion ĉi tion per via mano, vi faris bonaĵojn meze de Izrael kaj Dio havas grandan plezuron pri tio. Benata estu vi antaŭ la Sinjoro, la Plejpotenculo dum eterne. Kaj la tuta popolo diris: Amen. 11 Kaj dum tridek tagoj la popolo prirabis la tendaron. Kaj al Judit ili donis la tendon de Holofernes, ĉiujn liajn arĝentaĵojn, la litojn, la grandegajn vazojn kaj ĉiujn liajn meblojn. Kaj ŝi akceptis tion, metis parton sur sian mulon kaj amasigis la ceteron sur siajn ĉaretojn, kiujn ŝi igis jungi. 12 Kaj ĉiuj virinoj de Izrael kuniĝis por vidi ŝin. Kaj ili benis ŝin kaj formis ĥoron; Judit prenis en siaj manoj branĉojn ĉirkaŭvolvitajn de folioj kaj disdonis ilin al la virinoj ĉirkaŭ si. 13 Ili sin kronis per olivbranĉetoj, kaj ŝi kaj la virinoj kun ŝi, kaj ŝi antaŭiris antaŭ la popolo, gvidante la ĥordancadon de la virinoj. Kaj ĉiuj viroj de Izrael akompanis ilin, armitaj sed ja ankaŭ kun florkronoj, kaj kun kantoj en la buŝoj. 14 Kaj meze de la popolo Judit eklevis ĉi tiun dankokanton, kaj la tuta popolo laŭte responde kantis tiun laŭdokanton.

<<    Ĉapitro: 15    >>



supren al la komenco de la paĝo