Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 3    >>


1 Ili sendis delegitojn al li kun vortoj de paco por diri: 2 Jen ni, sklavoj de Nebukadnecar, la granda reĝo, ni kuŝas surtere antaŭ vi. Uzu nin tiel, kiel estas bone en viaj okuloj. 3 Jen, niaj loĝejoj, ĉiuj niaj lokoj, ĉiuj kampoj de tritiko, la ŝafoj kaj la bovoj kaj ĉiuj bestejoj apud niaj tendoj kuŝas antaŭ via vizaĝo: uzu ilin tiel, kiel plaĉas al vi. 4 Jen, eĉ niaj urboj kaj tiuj, kiuj loĝas en ili, estas viaj sklavoj. Venu kaj faru pri ili laŭ tio, kio estas bona en viaj okuloj. 5 Aperis la viroj antaŭ Holofernes kun tiu ĉi mesaĝo. 6 Kaj kun sia armeo li malsupreniris al la marbordo, starigis garnizonojn en la fortikigitaj urboj, kaj elektis el ili virojn por siaj helptrupoj. 7 La loĝantoj de la urboj kaj de la tuta regiono bonvenigis lin per florkronoj, dancoj kaj tamburoj. 8 Tamen li neniigis ĉiujn iliajn sanktejojn kaj li forhakis iliajn sanktajn arbaretojn. Ĉar estis lia tasko neniigi ĉiujn diojn de la lando, por ke ĉiuj nacioj adoru nur Nebukadnecaron kaj por ke ĉiuj langoj kaj triboj alvoku nur lin kiel dion.

9 Tiel li venis en la ebenaĵon de Jizreel apud Dotan, proksime al la granda montarĉeno de Judujo. 10 Kaj li starigis sian tendaron inter Geba kaj Skitopolo kaj li restis tie dum tuta monato por kolekti la tutan predon de la armeo.

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo