Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 7    >>


1 La sekvantan tagon Holofernes ordonis al sia tuta armeo kaj al ĉiuj homoj, kiuj tie estis kiel liaj kunbatalantoj, ke ili ŝanĝu sian tendaron al Betulia kaj ke, unue, la trairejojn en la montaro ili okupu kaj ke poste ili ataku la Izraelidojn. 2 En tiu tago el la tendaro ekiris ĉiu batalkapabla viro. La armeo konsistis el cent sepdek mil piedirantaj soldatoj kaj dekdu mil rajdistoj, sen mencii la pakaĵaron kaj la piedirantajn virojn, kiuj akompanis ĝin: estis tre granda amaso. 3 Kaj ili starigis sian tendaron en la valo de Betulia, proksime al la akvofonto, kaj okupis spacon, kiu laŭ larĝeco etendiĝis de Dotan ĝis Belbaim kaj laŭ longeco de Betulia ĝis Kiamon kontraŭ Jizreel. 4 Kiam la Izraelidoj vidis, kiel multnombraj ili estas, ili tre konfuziĝis kaj ĉiu diris al sia najbaro: Jen, tiuj homoj venas formanĝi ĉion de la surfaco de la tero, kaj nek altaj montoj nek profundaj ravinoj nek montetoj eltenos ilian pezon. 5 Kaj ĉiuj prenis siajn batalilojn, ili ekbruligis fajrojn sur siaj turoj kaj dum la tuta nokto ili gardostaris tie. 6 La sekvantan tagon, sub la rigardo de la Izraelidoj, kiuj estis en Betulia, Holofernes elkondukis sian tutan rajdistaron. 7 Atente li trarigardis la suprenirejojn al ilia urbo kaj inspektis iliajn akvofontojn, posedprenis ilin kaj metis militistan gardistaron ĉe ili. Tiam li reiris al siaj propraj trupoj.

8 Venis al li la ĉefuloj de la idaro de Esav, la estroj de la popolo de Moab kaj la generaloj de la loĝantoj de la marbordo kaj tiuj diris al li: 9 Nia sinjoro aŭskultu je nia vorto, por ke ne okazu malfeliĉo al via armeo. 10 Tiu popolo de la Izraelidoj ne fidas je siaj lancoj, sed je la alteco de la montoj, inter kiuj ili loĝas. Ja ne estas facile atingi la suprojn de iliaj montoj. 11 Tial do, sinjoro, vi nun ne batalu kontraŭ ili en la kutima maniero, en batalvicoj, sed, por ke eĉ ne unu viro el via armeo estu mortigita, 12 vi restu en via tendaro kaj tenu ĉiun viron de via armeo interne de ĝi. Kaj lasu viajn servantojn okupi la akvofonton, kiu elŝprucas el la piedo de la monto. 13 Ĉar tie ĉiuj loĝantoj de Betulia ĉerpas sian akvon. Tiam soifo venkos ilin, kaj ili cedos al ni sian urbon. Ni mem kaj nia armeo okupos la ĉirkaŭajn montosuprojn kaj ni metos gardostarantojn sur ili, por ke eĉ ne unu viro forlasu la urbon. 14 Tiam pro la soifo pereos ili mem, iliaj edzinoj kaj iliaj infanoj, kaj eĉ antaŭ ol la glavo atingos ilin, iliaj kadavroj jam kuŝos sur la stratoj, kie ili loĝas. 15 Tiel vi grave punos ilin pro ilia ribelemo, ĉar ili ne bonvenigis vin en paco.

16 Iliaj vortoj plaĉis al Holofernes kaj al ĉiuj liaj servantoj, kaj li ordonis, ke oni faru laŭ iliaj vortoj. 17 Kaj ekiris aro da Amonidoj kune kun kvin mil Asirianoj; ili starigis sian tendaron en la valo kaj okupis la putojn kaj akvofontojn de la Izraelidoj. 18 Kaj la idaro de Esav kaj la Amonidoj starigis sian tendaron en la montaro, kontraŭ Dotan. Krom tio ili sendis soldatojn en sudorienta direkto kontraŭ Egrebel apud Ĥus ĉe la torento Moĥmur. La cetera parto de la armeo de la Asirianoj starigis sian tendaron sur la ebenaĵo, kaj ili kovris la tutan surfacon de la lando. Iliaj tendoj kaj ekipaĵoj formis neimageble grandan tendaron; estis granda homamaso.

19 Kaj la Izraelidoj vokis al la Sinjoro, ilia Dio, ĉar ilia spirito malkuraĝiĝis pro tio, ke ĉirkaŭas ilin ĉiuj iliaj malamikoj kaj ne estas eble fuĝi el ilia mezo. 20 Kaj la tuta armeo de Asirio restis ĉirkaŭ ili, la piedirantaj soldatoj, la batalĉaroj kaj la rajdistaro, dum tridek kvar tagoj. Kaj al ĉiuj loĝantoj de Betulia malpleniĝis la akvovazoj en la domoj. 21 Ankaŭ la cisternoj komencis elĉerpiĝi. Eĉ ne unu tagon ili povis trinki ĝissate, ĉar oni donis al ili la trinkaĵon nur per mezurilo. 22 Iliaj suĉinfanoj malvigliĝis, la virinoj kaj junuloj malfortiĝis pro la soifo, kaj sur la stratoj de la urbo kaj en la pasejoj de la pordegoj ili terenfalis, ĉar forto ne plu estis en ili.

23 Kaj la tuta popolo kunvenis al Uzija kaj la regantoj de la urbo, la junuloj, la virinoj kaj la infanoj, kaj ili kriis per laŭta voĉo kaj diris al ĉiuj pliaĝuloj: 24 Dio juĝu inter vi kaj ni, ĉar vi faris al ni grandan maljustaĵon per tio, ke vi ne parolis vortojn de paco al la Asirianoj. 25 Kaj nun ni havas neniun helpanton, ĉar Dio vendis nin en iliajn manojn, por ke antaŭ iliaj okuloj falĉu nin la soifo en granda mizero. 26 Nun do, alvoku ilin kaj transdonu nian tutan urbon kiel predon al la popolo kaj la tuta armeo de Holofernes. 27 Ĉar ja estas pli bone al ni fariĝi ilia predo: ĉar tiam ni ja fariĝos sklavoj, sed almenaŭ saviĝos nia vivo kaj ni ne devos vidi, kiel niaj suĉinfanoj mortas antaŭ niaj okuloj, nek kiel pereas niaj edzinoj kaj geknaboj. 28 Ni ĵurligas vin per ĉielo kaj tero kaj per nia Dio, la Sinjoro de niaj patroj, kiu punas nin pro niaj pekoj kaj pro la pekoj de niaj patroj, ke ankoraŭ hodiaŭ vi faru, kion ni demandis. 29 Kaj ekestis granda unuanima lamentado en la mezo de la kunveno, kaj per laŭta voĉo ili vokis al la Sinjoro Dio.

30 Kaj Uzija diris al ili: Havu kuraĝon, fratoj! Ni eltenu ankoraŭ kvin tagojn, esperante, ke la Sinjoro, nia Dio, kompatos pri ni, ĉar Li ne forlasos nin por ĉiam. 31 Tamen, se tiuj tagoj pasos kaj helpo ne venos al ni, mi faros laŭ viaj vortoj. 32 Kaj li forsendis la homojn al ilia gardostarado, kaj ili foriris al la muroj kaj turoj de la urbo, kaj la virinojn kaj infanojn ili forsendis al iliaj domoj. Kaj en la tuta urbo estis granda premateco.

<<    Ĉapitro: 7    >>



supren al la komenco de la paĝo