Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 6    >>


1 Kiam finiĝis la tumulto de la viroj en la rondo de la konsilantoj, Holofernes, la ĉefkomandanto de la armeo de Asirio, diris al Aĥior antaŭ ĉiuj tiuj fremduloj, kaj al ĉiuj Moabidoj: 2 Kiu vi estas, Aĥior, kaj vi, dungitoj de Efraim, ke vi hodiaŭ tiamaniere profetis al ni kaj diris, ke ni ne batalu kontraŭ la popolo Izrael, ĉar ilia Dio ŝirmas ilin? Kaj kiu estas dio, krom Nebukadnecar sola? Tiu sendos sian potencon kaj neniigos ilin de sur la surfaco de la tero, kaj ilia Dio ne savos ilin! 3 Sed ni, liaj servantoj, frapos ilin, kvazaŭ ili estus nur unu viro, kaj ili ne povos rezisti al la forto de niaj ĉevaloj, 4 ĉar ni inundos ilin per ili. Kaj iliaj montoj estos ebriigitaj per ilia sango, iliaj ebenaĵoj estos plenigitaj per iliaj kadavroj. Iliaj piedoj ne eltenos en nia ĉeesto, sed ili estos komplete neniigitaj, diras reĝo Nebukadnecar, la sinjoro de la tuta tero. Li parolis, kaj liaj vortoj ne restos vanaj. 5 Sed vi, Aĥior, dungito de Amon, vi, kiu parolis tiujn por vi tiel pereigajn vortojn, vi ne revidos mian vizaĝon post tiu ĉi tago, antaŭ ol mi venĝis min kontraŭ tiu popolo el Egiptujo. 6 Tiam, kiam mi revenos, traboros viajn flankojn la glavo de mia armeo kaj la lancoj de miaj servantoj: kaj vi falos inter iliaj mortintoj. 7 Nun miaj servantoj reirigos vin en la montaron kaj ili metos vin en unu el la urboj ĉe la trapasejoj. 8 Kaj vi ne pereos, krom samtempe kun ili. 9 Sed se en via koro vi esperas, ke ili ne estos kaptitaj, nu, ne estu tiel deprimita: mi ja parolis, kaj neniu el miaj vortoj restos sen rezulto.

10 Holofernes ordonis al la sklavoj, kiuj staris apude en lia tendo, ke ili prenu Aĥioron, konduku lin al Betulia kaj transdonu lin en la manojn de la Izraelidoj. 11 Kaj liaj sklavoj prenis lin kaj kondukis lin ekster la tendaro en la ebenaĵon. Ili iris kun li en la direkto de la montaro, ĝis ili venis ĉe la akvofontoj sub Betulia. 12 Kiam ilin rimarkis la viroj de la urbo supre sur la monto, ili prenis siajn armilojn kaj eliris el la urbo sur la supron de la monto; la ĵetistoj provis haltigi ilian supreniradon per ĵetado de ŝtonoj kontraŭ ili. 13 Sed la aliaj serĉis ŝirmon sub la monto; ili ligis Aĥioron, lasis lin kuŝi ĉe la piedo de la monto kaj reiris al sia sinjoro.

14 La Izraelidoj malsupreniris el sia urbo; ili venis al li, malligis lin kaj kondukis lin en Betulian, kie ili starigis lin antaŭ la regantoj de la urbo. 15 Kaj en tiuj tagoj tiuj estis Uzija, filo de Miĥa el la tribo de Simeon, kaj Ĥabris, filo de Gotoniel, kaj Ĥarmis, filo de Melĥiel. 16 Kaj ili kunvokis ĉiujn pliaĝulojn de la urbo, kaj amasiĝis ĉiuj iliaj junuloj kaj la virinoj ĉe la kunveno. Kaj ili starigis Aĥioron meze de la tuta popolo kaj Uzija pridemandis lin pri ĉio, kio okazis. 17 Kaj li respondis kaj rakontis al ili, kion oni diris en la kunveno de Holofernes, kaj ĉion, kion li mem diris meze de la gravuloj de la Amonidoj, kaj ĉion, kion fanfaronis Holofernes kontraŭ la domo de Izrael. 18 Kaj la popolo falis vizaĝaltere kaj adoris Dion; ili vokis al Li kaj diris: 19 Ho Sinjoro, Dio de la ĉielo, rigardu ilian malhumilecon kaj kompatu la humilecon de nia popolo, kaj rigardu en tiu ĉi tago la aspekton de tiuj, kiuj sin dediĉis al Vi. 20 Kaj ili alvokis Aĥioron kaj multe laŭdis lin 21 kaj el la kunveno Uzija kunvenigis lin en sian propran domon, kaj tie li preparis festan manĝon por la pliaĝuloj. Kaj dum tiu tuta nokto ili vokis pri helpo al la Dio de Izrael.

<<    Ĉapitro: 6    >>



supren al la komenco de la paĝo