Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 9    >>


1 Kaj Judit falis vizaĝaltere, metis al si cindron sur la kapon kaj sin senvestigis ĝis la sakaĵo, kiun ŝi portis. Ĝuste tiam en Jerusalem en la domon de Dio oni alportis la incenson de la vespera adorado. Kaj per laŭta voĉo Judit vokis al la Sinjoro: 2 Sinjoro, Dio de mia patro Simeon, Vi donis en lian manon la glavon por puni la fremdulojn, kiuj al virgulino malligis la zonon por malpurigi ŝin kaj nudigis ŝiajn femurojn je ŝia honto kaj seksperfortis ŝian uteron je ŝia malhonoro, ĉar malgraŭ Via diro: Tiel ne estu, tamen tiel ili faris. 3 Pro tio iliajn gvidantojn Vi transdonis al la morto kaj ilian liton, kiu hontis pro ilia perfido, al la sango. Vi frapis la sklavojn kune kun iliaj mastroj kaj la mastrojn sur iliaj tronoj. 4 Kaj Vi donis iliajn edzinojn por rabi kaj iliajn filinojn por kaptiteco kaj ilian tutan predon Vi donis por dividado inter Viaj amataj filoj, kiuj fervoris en Via fervoro, kaj abomenis la malpurigon de sia sango kaj vokis al Vi por helpo. Ho Dio, mia Dio, aŭskultu ankaŭ al mi, ĉi tiu vidvino! 5 Vi ja faris la pasintecon, kaj la nunon kaj la estontecon, kaj kio estas, kio sekvos, ĉion Vi elpensis, kaj kio pasis, Vi scias. 6 Kaj kion Vi volis, tio nun estas, kaj ĝi diras: Jen ni ĉeestas! Ĉar ĉiuj Viaj vojoj estas preparitaj, kaj Via juĝo baziĝas sur Via antaŭscio. 7 Jen la Asirianoj fanfaronas pri sia potenco, ili fieras pri siaj ĉevaloj kaj rajdistoj; ili gloras pri la forto de siaj piedirantoj. Ili fidas je ŝildo kaj lanco, pafarko kaj ĵetilo, sed ili ne scias, ke Vi estas la Sinjoro, kiu povas frakasi ĉiujn batalojn. 8 Sinjoro estas Via nomo. Neniigu do ilian armeon per Via potenco, kaj rompu ilian forton per Via kolerego, ĉar ili volas profani Vian sanktejon, malpurigi la tabernaklon, kie loĝas Via glora nomo kaj per fera armilo derompi la kornon de Via altaro. 9 Rigardu ilian malhumilecon, kaj sendu Vian koleron kontraŭ iliaj kapoj. Donu al la mano de mi, la vidvino, la forton por fari tion, kion mi elpensis. 10 Frapu per miaj trompemaj lipoj la servanton kune kun la mastro kaj la mastron kune kun la servanto. Frakasu ilian fieron per la mano de virino. 11 Ĉar Via potenco ne dependas de amaso da homoj, kaj Via forto ne kuŝas en vira forteco. Sed Vi estas la Dio de la humilaj, la helpanto de la plej malgrandaj, la protektanto de la malfortaj, la ŝirmanto de la forlasitaj kaj la savanto de la senesperaj. 12 Ja vere, Vi estas la Dio de mia patro, la Dio de la heredaĵo de Izrael. Ho Sinjoro de ĉieloj kaj tero, kreinto de la akvoj, reĝo de la tuta kreitaĵaro, Vi aŭskultu mian petegon! 13 Kaj donu al mi trompeman langon por vundi kaj skurĝi ilin, ĉar ili volas fari aĉaĵojn kontraŭ Via interligo, kontraŭ Via sankta domo, kontraŭ la monto de Cion kaj kontraŭ la domo, kiun posedas Viaj filoj. 14 Kaj Via tuta popolo kaj ĉiu tribo konstatu, ke Vi estas Dio, la Dio de ĉiu forto kaj potenco, kaj ke ne estas alia, kiu ŝilde ŝirmas la popolon de Izrael, krom nur Vi.

<<    Ĉapitro: 9    >>



supren al la komenco de la paĝo