Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Judit


<<    Ĉapitro: 10    >>


1 Kiam ŝi ĉesis voki al la Dio de Izrael kaj finis ĉiujn ĉi tiujn vortojn, 2 ŝi ekstaris, vokis al si sian favoratan sklavinon kaj malsupreniris en la domon, en kiu ŝi ĉiam pasigis la sabatojn kaj la festotagojn. 3 Kaj ŝi demetis la sakaĵon, kiun ŝi portis, formetis la vestaĵojn de sia vidvineco, lavis la tutan korpon per akvo, ŝmiris sin per densa parfumo, aranĝis la harojn de sia kapo, ornamis ĝin per kaprubando kaj surmetis la vestaĵojn de gajeco, per kiuj ŝi sin kutimis vesti, dum ankoraŭ vivis ŝia edzo Manase. 4 Kaj ŝi metis sandalojn sur siajn piedojn kaj plibeligis sin per braceletoj sur brakoj kaj maleoloj, per fingroringoj kaj orelringoj kaj ĉiuspecaj ornamaĵoj, kaj ŝi tiel bele ŝminkis sian vizaĝon, ke ŝi altiris la rigardojn de ĉiuj viroj, kiuj vidis ŝin. 5 Kaj ŝi donis al sia favorata sklavino ledan sakon da vino kaj kruĉon da oleo; ili plenigis ankaŭ sakon per hordeograjnoj, alian per sekigitaj fruktoj kaj trian per puraj panoj. Kaj ankaŭ ĉiujn siajn kuirilojn ŝi kunpakis kaj igis la sklavinon porti tion. 6 Kaj ili ekiris al la pordego de Betulia kaj tie ili trovis Uzijan kaj la pliaĝulojn de la urbo, Ĥabrison kaj Ĥarmison. 7 Kiam ili vidis ŝin, tiel ŝanĝitan laŭ vizaĝo kaj vestaĵoj, ili tre miris pri ŝia beleco kaj diris al ŝi: 8 La Dio de niaj patroj korfavoru vin, Li sukcesigu viajn planojn, je la ega ĝojo de la Izraelidoj kaj je la gloro de Jerusalem. 9 Kaj ŝi adorkliniĝis antaŭ Dio, kaj diris al ili: Malfermigu al mi la pordegon de la urbo, kaj mi eliros por efektivigi la aferojn, pri kiuj ni interparolis. Kaj ili ordonis al la junuloj malfermi por ŝi, kiel ŝi petis. 10 Kaj tion ili faris. Kaj Judit eliris, ŝi kaj ŝia sklavino kun ŝi. Kaj la viroj de la urbo postrigardis ŝin, dum ŝi malsupreniris de la monto kaj ĝis ŝi trapasis la valon; tiam ili ne plu vidis ŝin. 11 Kiam la virinoj iris tra la valo, gardostarantoj de la Asirianoj renkontis ilin. 12 Ili haltigis ŝin kaj demandis: Al kiuj vi apartenas? De kie vi venas? Kien vi iras? Kaj ŝi diris: Mi estas filino de la Hebreoj kaj mi forkuras de ili, ĉar ili baldaŭ fariĝos via predo. 13 Mi venas por viziti Holoferneson, vian generalon, por doni al li ĝustajn informojn. Al li persone mi montros, kiumaniere li povos sin fari mastro de la tuta montaro, tiel ke el liaj viroj eĉ ne unu perdos korpon aŭ vivon. 14 Kiam la viroj aŭdis ŝiajn vortojn kaj vidis ŝian vizaĝon, kiu estis por ili mirakle bela, ili diris al ŝi: 15 Vi savis vian vivon per tio, ke vi rapidis malsuprenveni por paroli kun nia sinjoro. Nu do, vi iru al lia tendo, kaj kelkaj el ni akompanos vin, ĝis ili transdonos vin en liajn manojn. 16 Kaj kiam vi staros antaŭ li, vi ne timu en via koro, sed rakontu, kion ĵus vi diris, kaj li traktos vin bone. 17 Kaj ili elektis el inter si cent virojn. Tiuj sin aldonis al ŝi kaj ŝia sklavino, kaj kondukis ilin al la tendo de Holofernes. 18 Kaj en la tuta tendaro estiĝis konfuziĝo, ĉar pri ŝia alveno oni parolis ĉie en la kampadejo. Ili venis kaj stariĝis ĉirkaŭ ŝi ekster la tendo de Holofernes, dum oni informis lin pri ŝi. 19 Kaj ili admiris ŝian belecon kaj pro ŝi ili mire scivolis pri la Izraelidoj; ĉiu diris al sia najbaro: Kiu povus malŝati tiun popolon, kiu havas inter si tiajn virinojn? Ne estos saĝe lasi vivi eĉ unu viron el ili; ĉar se oni lasus ilin foriri, ili povus delogi la tutan teron.

20 Tiam la noktogardistoj de Holofernes venis eksteren el lia tendo, kaj ankaŭ ĉiuj liaj sklavoj, kaj ili kondukis ŝin en la tendon. 21 Kaj Holofernes ripozis sur sia lito, sub purpura moskitokurteno, ornamita per oro, smeraldoj kaj multekostaj ŝtonoj. 22 Kaj ili informis lin, ke ŝi ĉeestas. Kaj li eliris en la antaŭtendon. Arĝentajn lampojn oni portis antaŭ li. 23 Kiam Judit venis antaŭ li kaj liaj sklavoj, ili ĉiuj estis ravitaj de la beleco de ŝia vizaĝo. Ŝi falis vizaĝaltere antaŭ li por honori lin. Sed liaj sklavoj starigis ŝin.

<<    Ĉapitro: 10    >>



supren al la komenco de la paĝo