Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
reen al la libroj de la Biblio
1 [Psalmo de David.]
Bonecon kaj justecon mi prikantos;
Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos. –
2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco;
Kiam Vi venos al mi?
Mi iras kun pura koro interne de mia domo.
3 Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon;
Mi malamas farojn de malfideleco,
Ili ne aliĝas al mi.
4 Koro perversa foriĝu de mi;
Malbonon mi ne volas koni. –
5 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;
Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.
6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi;
Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
7 Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;
Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj. –
8 Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando,
Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.
Libro: Psalmoj
<< Psalmo: 101 >>