Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 100    >>


1 [Psalmo de dankado.]

    2 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
    Servu al la Eternulo kun ĝojo,
    Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
    3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
    Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
    Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo. –
    
    4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
    En Liajn kortojn kun laŭdado.
    Gloru Lin, benu Lian nomon;
    5 Ĉar la Eternulo estas bona;
    Lia favorkoreco estas eterna,
    Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.


<<    Psalmo: 100    >>



supren al la komenco de la paĝo