Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 11    >>


1 [Al la ĥorestro. De David.]
    
    Ĉe la Eternulo mi rifuĝas.
    Kial vi diras al mia animo:
    Flugu kiel birdo sur vian monton?
    2 Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon,
    Almetis sagon sian al la tendeno,
    Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
    3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj,
    Kion povas fari la justulo? –
    
    4 La Eternulo estas en Sia sankta templo;
    La trono de la Eternulo estas en la ĉielo;
    Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
    5 La Eternulo elprovas justulon;
    Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
    6 Sur la malpiulon Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron;
    Brula vento estos kaliko, destinita por ili. –
    
    7 Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;
    La piulo vidos Lian vizaĝon.


<<    Psalmo: 11    >>



supren al la komenco de la paĝo