Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 12    >>


1 [Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David.]

    2 Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj
    Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.
    3 Malveron ili parolas unuj al aliaj,
    Vortojn flatajn el koro hipokrita. –
    
    4 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon
    Kaj langon fanfaronantan,
    5 Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos,
    Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
    6 Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas,
    Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo;
    Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi. –
    
    7 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj,
    Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
    8 Vi, ho Eternulo, konservos ilin,
    Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
    9 Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj,
    Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.


<<    Psalmo: 12    >>



supren al la komenco de la paĝo