Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 140    >>


1 [Al la ĥorestro. Psalmo de David.]

    2 Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo,
    Gardu min kontraŭ perfortulo;
    3 Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro,
    Ĉiutage kaŭzas militojn;
    4 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento;
    Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. [Sela.] –
    
    5 Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj,
    Gardu min kontraŭ perfortuloj,
    Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.
    6 Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn,
    Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi. [Sela.] –
    
    7 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio;
    Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.
    8 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo,
    Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.
    9 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon,
    Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu. [Sela.] –
    
    10 La veneno de miaj ĉirkaŭantoj,
    La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
    11 Falu sur ilin brulantaj karboj;
    Ili ĵetiĝu en fajron,
    En abismojn, ke ili ne leviĝu.
    12 Kalumnianto ne staros forte sur la tero;
    Perfortulon la malbono entiros en pereon. –
    
    13 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo,
    La rajton de malriĉuloj.
    14 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon;
    Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.


<<    Psalmo: 140    >>



supren al la komenco de la paĝo