Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 141    >>


1 [Psalmo de David.]
    
    Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi;
    Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.
    2 Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso,
    La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. –
    
    3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo,
    Gardu la pordon de miaj lipoj.
    4 Ne klinu mian koron al io malbona,
    Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj;
    Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn. –
    
    5 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min:
    Ĝi estos oleo por la kapo;
    Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli;
    Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj. –
    
    6 Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj,
    Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis. –
    
    7 Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron,
    Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol. –
    
    8 Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj;
    Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon. –
    
    9 Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi,
    Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj.
    10 La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj,
    Dum mi preteriros.


<<    Psalmo: 141    >>



supren al la komenco de la paĝo