Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 143    >>


1 [Psalmo de David.]
    
    Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon,
    Atentu mian petegon laŭ Via vereco,
    Respondu al mi laŭ Via justeco.
    2 Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo,
    Ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi. –
    
    3 Ĉar malamiko persekutis mian animon,
    Premis al la tero mian vivon;
    Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
    4 Senfortiĝas en mi mia animo,
    Konsumiĝas en mi mia koro. –
    
    5 Mi rememoras la tagojn antikvajn,
    Mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj,
    Mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.
    6 Mi etendas al Vi miajn manojn;
    Mia animo soifas Vin kiel seka tero. [Sela.] –
    
    7 Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumiĝas;
    Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,
    Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.
    8 Aŭdigu al mi matene Vian bonecon,
    Ĉar Vin mi fidas;
    Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri,
    Ĉar al Vi mi levas mian animon.
    9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo;
    Al Vi mi rifuĝas. –
    
    10 Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio;
    Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.
    11 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi;
    Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.
    12 Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn
    Kaj pereigu ĉiujn premantojn de mia animo,
    Ĉar mi estas Via sklavo.


<<    Psalmo: 143    >>



supren al la komenco de la paĝo