Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 142    >>


1 [Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Preĝo.]

    2 Per mia voĉo mi krias al la Eternulo,
    Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.
    3 Mi elverŝas antaŭ Li mian peton,
    Mian suferon mi al Li rakontas.
    4 Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon:
    Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi.
    5 Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni;
    Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo. –
    
    6 Mi krias al Vi, ho Eternulo;
    Mi diras: Vi estas mia rifuĝejo,
    Mia parto en la lando de la vivantoj.
    7 Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis;
    Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
    8 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon.
    Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.


<<    Psalmo: 142    >>



supren al la komenco de la paĝo