Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 16    >>


1 [Verko de David.]
    
    Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. –
    
    2 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;
    Mi ne havas alian bonon krom Vi.
    3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,
    Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
    4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;
    Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn
    Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. –
    
    5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;
    Vi subtenas mian sorton.
    6 Loto agrabla trafis min,
    Ĉarma estas mia heredo.
    7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;
    Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
    8 Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;
    Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. –
    
    9 Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;
    Eĉ mia karno ripozas senzorge.
    10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;
    Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
    11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo;
    Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,
    Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.


<<    Psalmo: 16    >>



supren al la komenco de la paĝo