Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 15    >>


1 [Psalmo de David.]
    
    Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?
    Kiu povas loĝi sur Via sankta monto? –
    
    2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste,
    Kaj parolas veron el sia koro;
    3 Kiu ne kalumnias per sia lango,
    Ne faras malbonon al sia kunulo,
    Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
    4 Kiu abomenas malnoblulon
    Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo,
    Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
    5 Kiu sian monon ne donas procentege,
    Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. –
    
    Kiu tiel agas, tiu neniam falos.


<<    Psalmo: 15    >>



supren al la komenco de la paĝo