Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 29    >>


1 [Psalmo de David.]
    
    Tributu al la Eternulo, vi potenculoj,
    Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.
    2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;
    Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo. –
    
    3 La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj;
    La Dio de gloro tondras,
    La Eternulo super grandaj akvoj.
    4 La voĉo de la Eternulo iras kun forto,
    La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.
    5 La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn,
    La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
    6 Li saltigas ilin kiel bovidon,
    Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.
    7 La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon.
    8 La voĉo de la Eternulo skuas dezerton,
    La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.
    9 La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn;
    Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro. –
    
    10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo,
    La Eternulo restos Reĝo eterne.
    11 La Eternulo donos forton al Sia popolo,
    La Eternulo benos Sian popolon per paco.


<<    Psalmo: 29    >>



supren al la komenco de la paĝo