Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 30    >>


1 [Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David.]

    2 Mi gloros Vin alte, ho Eternulo,
    Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.
    3 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi,
    Kaj Vi min sanigis.
    4 Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon;
    Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon. –
    
    5 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj,
    Kaj gloru Lian sanktan nomon.
    6 Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero,
    Sed tutan vivon daŭras Lia favoro;
    Vespere povas esti ploro,
    Sed matene venos ĝojego.
    7 Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo:
    Mi neniam falos.
    8 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike;
    Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.
    9 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis,
    Kaj al la Eternulo mi preĝis: –
    
    10 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon?
    Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?
    11 Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min;
    Ho Eternulo, estu helpanto al mi. –
    
    12 Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco;
    Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,
    13 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.
    Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.


<<    Psalmo: 30    >>



supren al la komenco de la paĝo