Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 3    >>


1 [Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom.]

    2 Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj,
    Multaj leviĝis kontraŭ mi!
    3 Multaj diradas pri mia animo:
    Ne ekzistas por li savo de Dio. [Sela.] –
    
    4 Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
    Mia honoro kaj levanto de mia kapo.
    5 Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo,
    Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. [Sela.] –
    
    6 Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas,
    Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
    7 Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj,
    Kiuj estas ĉirkaŭ mi. –
    
    8 Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio;
    Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn,
    La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis. –
    
    9 Ĉe la Eternulo estas la savo;
    Super Via popolo estu Via beno. [Sela.]


<<    Psalmo: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo