Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 4    >>


1 [Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David.]

    2 Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio!
    En premo Vi liberigas min;
    Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. –
    
    3 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata?
    Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? [Sela.]
    4 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si;
    La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
    5 Tremu, kaj ne peku;
    Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. [Sela.]
    6 Oferdonu oferojn piajn,
    Kaj fidu la Eternulon. –
    
    7 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
    Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
    8 Vi metis ĝojon en mian koron,
    Pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
    9 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas;
    Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.


<<    Psalmo: 4    >>



supren al la komenco de la paĝo